Vilhelmo la 1-a (Nederlando)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau.

Vilhelmo Frederiko de Oranje-Nassau, nederlandlingve Willem Frederik van Oranje-Nassau (24-a de aŭgusto 1772 – 12-a de decembro 1843), princo de Oranje-Nassau, estis princo de Fulda (1803-1806), Grafo de Corvey, Weingarten kaj Dortmund (1802-1806), suverena reĝo de la Nederlandoj (1813-1815), reĝo de la Nederlandoj (1815-1840), Duko de Luksemburgo (1815), grandduko de Luksemburgo (1815-1840) kaj Duko de Duklando Limburgo (1839-1840).

Vilhelmo la 1-a
Reĝo de Nederlando
Ceteraj titoloj Princo de Oranĝo
Persona informo
Willem I
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1772 (1772-08-24)
en Hago
Morto 12-an de decembro 1843 (1843-12-12) (71-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Nova Preĝejo en Delft vd
Religio Nederlanda Reformita Eklezio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Familio
Dinastio Oranĝo-Nasaŭo vd
Patro Vilhelmo la 5-a de Oranĝo vd
Patrino Vilhelmino de Prusio vd
Gefratoj Princess Louise of Orange-Nassau • Prince Frederick of Orange-Nassau vd
Edz(in)o Queen Wilhelmina of the Netherlands • Henrietta d'Oultremont vd
Infanoj Vilhelmo la 2-a de Nederlando • Prince Frederik of the Netherlands • Paŭlino de Oranĝo-Nasaŭo • Princess Marianne of the Netherlands • unnamed child von Nassau • stillborn son of Wilhelmina of Prussia vd
Profesio
Okupo ŝtatestromonarko vd
Laborkampo arkitekturo vd
Aktiva dum 1813–1843 vd
Princo de Oranĝo-Nasaŭo
Vilhelmo la 6-a
Dum 1806-1815
Antaŭulo Vilhelmo la 5-a, lia patro
Sekvanto (Oranĝo-Nasaŭo unuigita kun Nasaŭo)
"Suverenca princo de Nederlando"
Dum 1814–1815
Antaŭulo
Sekvanto li mem kiel reĝo
Reĝo de Nederlando
Dum 1815–1840
Antaŭulo li mem kiel suverena princo
Sekvanto Vilhelmo la 2-a
Grandduko de Luksemburgo
Dum 1815–1840
Antaŭulo neniu;
antaŭ tio: Francisko la 1-a kiel duko de Luksemburgo
Sekvanto Vilhelmo la 2-a
Duko de Limburgo
Dum 1839–1840
Antaŭulo neniu;
antaŭ tio: Francisko la 1-a
Sekvanto Vilhelmo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vilhelmo la 1-a

Vilhelmo Frederiko naskiĝis en Hago. En 1791 li edziĝis kun Vilhelmina de Prusio, fratino de la reĝo de Prusio. Li havis kvar infanojn.

En 1795 li batalis en la ŝtata armeo kontraŭ la franca invadanto. Kiam la francoj estis pli sukcesaj ol li kaj lia patro, ili ekziliĝis. Vilhelmo nepre volis havi politikan povon, kaj tial li cedis kaj intertraktis kun Napoleono. Tiu ĉi donis al li la povon regi je Fulda, Corvey, Weingarten kaj Dortmund. Lia patro tute ne konsentis kun tio. Kiam en 1806 Vilhelmo rifuzis aliĝi al Rejna Federacio kaj elektis la prusan flankon kontraŭ Francio, li denove perdis la povon je tiuj regionoj.

En 1806, post la morto de sia patro, Vilhelmo ekestis estro de la Domo de Oranĝo. Dum sia ekzilo li multe restadis en la prusa korto en Berlino. Post kiam la reakciaj trupoj atingis Nordokcidentan Germanion, la francoj forlasis Nederlandon kaj ekestis insurekcio. La provizora registaro decidis revoki Vilhelmon al Nederlando kaj al li doni la regadon. La 30-an de novembro 1813 li alvenis en Scheveningen kaj iom poste decidis akcepti la titolon de "suverena princo" sub konstitucio kiu pretiĝis en 1814.

Reĝo de la Nederlandoj redakti

En 1815 Napoleono mallonge revenis kaj al Vilhemo estis donacita la antaŭaj Aŭstraj Nederlandoj. La sudo estis devigata aliĝi al la nordo; Vilhelmo estis kontenta kun la pligrandigo de lia povo, sed liaj regatoj, nek en la norda nek en la suda parto entuziasmis.

Vilhelmo volis kiel klarpensa despoto gardi la reformojn de la franca periodo. Li ankaŭ estis granda ekonomia entreprenisto, kiu multe investis je la dank'al li ekfloranta belga industrio. Novaj kanaloj kaj akvovojoj estis fositaj sub lia regado kaj li konstruigis fervojojn. Vilhelmo la 1-a estis la unua kapitalisma reganto de Eŭropo kiu per pli-malpli modernaj metodoj volis pligrandigi la enspezojn.

Li ankaŭ enkondukis la metrikan sistemon. Tio elmontris centrigan politikon. Vilhelmo volis fari el la Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj unuecan ŝtaton. Precipe je religia kaj lingva terenoj multaj homoj rezistis al liaj planoj. En Flandrio la oficiala lingvo iĝis la nederlanda. Al la franclingva burĝaro tio tute ne plaĉis. Ankaŭ la katolikoj ne volis esti subpremitaj de protestanta reĝo.

Kiam la 27-an de aŭgusto 1830 oni prezentis naciisman operon La muette de Portici, la Belga Revolucio, kiu rezultiĝis je la sendependa belga ŝtato. Vilhelmo sendis sian plej aĝan filon en 1831 al Bruselo por tie perforte restarigi la ordon. Tiu ĉi dektaga militiro fiaskis, ĉar la franca reĝo sendis trupojn por helpi la belgojn sin defendi. Kiam Vilhelmo perdis la subtenon de la Grandaj Potencoj, li obstine rifuzadis la pacon. Tio ĉi bankrotigis la ŝtaton kaj en 1839 li devige devis paciĝi kun la juna Belgio.

La belga apartiĝo estis la ĉefa kialo por la demisio de Vilhelmo la 7-an de oktobro 1840. Vilhelmo jam estis malpopulara kaj pli malpopulariĝis edziĝinte kun la katolika Henriëtte d'Oultremont de Wégimont, kiu devenis de valona kaj do belga nobela familio. Vilhelmo sin tial retiris en Berlino, kie li mortis en 1843 je aĝo de 71.