Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vilhelmo la 1-a (Nederlando).

Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau (nederlande Willem I van Oranje-Nassau; naskiĝis la 24-an de aprilo 1533, mortis la 10-an de julio 1584) estis iniciatinto kaj gvidanto de la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio. Li estis nomata ankaŭ "Vilhelmo la Silentulo", kaj "patro de la patrujo".

Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
Princo de Oranĝo
Persona informo
Willem van Oranje-Nassau
Naskiĝo 24-an de aprilo 1533 (1533-04-24)
en Dillenburg, Hispana Nederlando,  Hispana Imperio
Morto 10-an de julio 1584 (1584-07-10) (51-jaraĝa)
en Delft,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Mortis pro hommortigo vd
Mortigita de Balthasar Gérard vd
Tombo Nova Preĝejo en Delft vd
Religio luteranismokatolikismoKalvinismo vd
Lingvoj nederlandagermana vd
Familio
Dinastio Oranĝo-NasaŭoNassau vd
Patro William I, Count of Nassau-Siegen vd
Patrino Juliana of Stolberg vd
Gefratoj Anna of Nassau-Dillenburg • Magdalena of Nassau-Dillenburg • Maria of Nassau • Catherine of Hanau, Countess of Wied • Catharine of Nassau-Dillenburg • Juliana of Nassau-Dillenburg • Elisabeth of Nassau-Dillenburg • John VI, Count of Nassau-Siegen • Adolf of Nassau • Louis of Nassau • Henry of Nassau-Dillenburg • Philip III, Count of Hanau-Münzenberg • Juliana van Hanau-Münzenbergen • Hermanna of Nassau-Siegen vd
Edz(in)o Anna van Egmont • Anna de Saksio • Charlotte of Bourbon • Louise de Coligny vd
Infanoj Filipo Vilhelmo Princo de Oranĝo • Countess Maria of Nassau • Countess Anna of Nassau • Maŭrico de Oranĝo • Countess Emilia of Nassau • Countess Louise Juliana of Nassau • Countess Elisabeth of Nassau • Countess Catharina Belgica of Nassau • Countess Charlotte Flandrina of Nassau • Countess Charlotte Brabantina of Nassau • Countess Emilia Antwerpiana of Nassau • Frederiko Henriko de Oranje-Nassau • Justinus van Nassau • Maria van Nassau vd
Parencoj Johann Moritz von Nassau-Siegen • Amalia of Solms-Braunfels • Elisabeth of Nassau-Siegen • Magdalene of Nassau-Siegen vd
Profesio
Alia nomo Willem de Zwijger • el Taciturno • le Taciturne vd
Okupo politikistomilitisto vd
grafo de Nassau-Dillenburg
Stadhouder de Holando kaj Zelando
Dum 1572-1584
Princo de Oranĝo
Dum 1544-1584
Antaŭulo Renato de Châlon / de Oranje-Nassau, antaŭ tiu Filiberto de Ŝalono
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ribelo estas historie konata kiel la okdekjara milito kaj rezultigis sendependan Nederlandon. Kronikoj el la 16-a jarcento foje nomas ĝin "la ribelo". Nuntempa historia literaturo kutime parolas pri la okdekjara milito aŭ pri "la nederlanda ribelo".

Unu el la plej konataj eldiroj de Vilhelmo de Oranje estis: "Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenas de ili la liberecon de fido kaj diservo." Tion ĉi li eldiris je la 31-a de decembro 1564 en la nederlanda ŝtata konsilio Raad van State. Ili igis la konflikton kun la hispania reĝo (Filipo la 2-a) eksplicita.

La (franclingva) moto de la princo estis Je maintiendrai (= Mi firmtenos aŭ Mi konservos). Fine de sia vivo la princo uzis tiun moton kun aldono: Je maintiendrai l'honneur, la foy, la loi de Dieu, du Roy, de mes amis et moy. ("Mi konservos la honoron, la fidon, la leĝon de Dio, de la reĝo, de miaj amikoj kaj mian.")

Vilhelmon oni juĝas diverse. La konata historiisto Jan Romein kalkulas lin inter la heredigantojn de la civilizo. Kiel ajn, Vilhelmo de Oranje staras ĉe la bazo de la nederlanda nacio.

La 10-an de julio 1584 la franco Balthasar Gerards murdis Vilhelmon per pistolpafoj en la Prinsenhof en Delft.

Vidu ankaŭ redakti