Villamanrique [bijamanrIke] (Vilaĝo de Manriko) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villamanrique
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13343
Retpaĝaro www.villamanrique.net
Politiko
Urbestro Juan Pedro Piqueras Jiménez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 383  (2010)
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 33′ N, 3° 0′ U (mapo)38.5457838-2.9979338Koordinatoj: 38° 33′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 370 km² (37 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamanrique (Provinco Ciudad Real)
Villamanrique (Provinco Ciudad Real)
DEC
Villamanrique
Villamanrique
Situo de Villamanrique
Villamanrique (Hispanio)
Villamanrique (Hispanio)
DEC
Villamanrique
Villamanrique
Situo de Villamanrique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamanrique [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas villorreños. La censita populacio en 2010 estis de 1.383 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,74 loĝ/km².

Situo redakti

Villamanrique estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 850 m; je 75 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 370 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°33′″ N 2°60′″ Ok.

Ĝi estas proksime de la municipoj de Torre de Juan Abad (7 km), Puebla del Príncipe (7 km) kaj Almedina (10 km laŭ pado, 15 km laŭ ŝoseo). La plej granda urbeto troviĝas je 25 km kaj estas Villanueva de los Infantes.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Estas restoj de romia kaj eble antaŭromia epokoj. La araboj konstruis kastelon kaj abandonis ĝin en 1213, jaron post la kristana venko en la batalo de las Navas de Tolosa. La ordeno de Santiago respondecis pri administrado kaj defendo de la teritorio en 1214. Ili konstruis la kastelon de Sant Yaque de Montizón.

En la 13a jarcento nomiĝi "Bellomonte" (bela monto) kaj post ties reloĝigo en la 15a jarcento renomiĝis "Belmonte de la Sierra" (de la monteto) kaj poste "Belmontejo".

La 18an de decembro de 1474 la Superulo de la Ordeno de Santiago, grafo de Paredes kaj Navas kaj senjoro de Belmontejo, don Rodrigo Manrique, akiras la sendependon el Torre de Juan Abad kaj faris ĝin vilaĝo. Danke la loĝantaro renomigis el Belmontejo al Villamanrique (Vilaĝo de Rodrigo Manrique).

Ĉirkaŭ la 16a jarcento la vilaĝo utilis kiel montopasejo el Valencio al Granado.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Preĝejo de Sankta Andreo, finkonstruita en 1607, de fina gotiko kaj transiro al renesanco kaj Kastelo de Montizón, fortikaĵo strategia dum militoj.

En la straro Jerónimo Frías estas antikvaj blazondomoj kaj en la strato Cervantes troviĝas la domo de la familio Manrique (superuloj en tempoj de Rodrigo Manrique kaj ties fijo, la fama poeto Jorge Manrique). Ĉe 3 km troviĝas la ruinoj de Eznavejor Xoray, fortikaĵo defenda de granda antikveco.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti