Villanueva de la Cañada

Villanueva de la Cañada estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en ĝia okcidenta flanko, nordokcidente de la urbo Madrido. Ĝi limas norde kun Valdemorillo kaj Villanueva del Pardillo, oriente kun Majadahonda, Boadilla del Monte kaj Villaviciosa de Odón, sude kun Brunete kaj okcidente kun Quijorna.

Kastelo de Aŭlenco.

Ĝi havas 14.809 registritajn loĝantojn kaj pro la Universitato Alfonso la 10-a la Saĝa ĝi atingas 30.000 loĝantojn. Ĝi okupas teritorion de 34,3 km² kaj troviĝas je 30 km de la ĉefurbo Madrido.

La kastilo de Aŭlenco aŭ de Villafranca estas la plej elstara konstruaĵo de la municipo. Ĝi havas muzulmanan originon kaj la unuaj referencoj venas de la 14-a jarcento. Ĝi situas sur la monteto Horcajo, proksime al la enfluejo de la rivero Aŭlenco, en la rivero Gvadaramo.