Villanueva de las Cruces

Villanueva de las Cruces [bijanŭEba de las kruzes] (Nova Vilaĝo de Krucoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Villanueva de las Cruces
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Andévalo
Poŝtkodo 21592
Retpaĝaro www.villanuevadelascruces.es
Politiko
Urbestro Ana María Capilla (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 415  (2009)
Loĝdenso 12,1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 38′ N, 7° 1′ U (mapo)37.6286372-7.0246393Koordinatoj: 37° 38′ N, 7° 1′ U (mapo) [+]
Alto 122 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de las Cruces (Andaluzio)
Villanueva de las Cruces (Andaluzio)
DEC
Villanueva de las Cruces
Villanueva de las Cruces
Situo de Villanueva de las Cruces

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de las Cruces [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas cruceños. La censita populacio en 2009 estis 415 loĝantoj kaj la denseco estas 3,4 loĝ/km².

Situo redakti

Villanueva de las Cruces estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Andévalo en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 122 m; je 62 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12,1 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 37' N, 7º 01' Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj), sed dumtempe gravis la minado en Tharsis.

Historio redakti

La origino estis romia setlejo.

Villanueva fondiĝis en 1587 danke al ekzisto de gastejo ĉe vojo de Sevilo al Portugalio. La domaro kreskis ĝis kiam en la 18a jarcento jam estis 40 domoj kaj la gastejo, kie la lokanoj kunvenis kaj komercis kun la veturantoj.

Meze de la 19a jarcento la populacio organiziĝis kaj ege kreskis, por kio necesis la konstruo de novaj loĝejoj, kio eble estas tialo de la "nova" de Villanueva.

Pri la kromnomo de las Cruces, populara etimologio memoras kiam analfabetaj kamparanoj ne povis subskribi dokumentojn per propra nomo kaj faris nur krucojn. Tamen en la blazono videblas veraj kristanaj krucoj.

 
Abandonita fervojo

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo.
  • Ermitejoj.
  • Naturaj lokoj ĉefe ĉe la abandonita fervojo.

Notoj redakti