Villarepos

komunumo de Svislando

Villarepos (malnonva germanlingva nomo: Ruppertswil) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 543 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Villarepos
Blazono de Villarepos
Blazono de Villarepos
Blazono de Villarepos
Chandossess, komunumo Villarepos
Chandossess, komunumo Villarepos
Chandossess, komunumo Villarepos
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 52′ 59″ N 7° 4′ 19″ O / 46.88306 °N, 7.07194 °O / 46.88306; 7.07194 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 59″ N 7° 4′ 19″ O / 46.88306 °N, 7.07194 °O / 46.88306; 7.07194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 543
Areo 4,76 km²
Alteco 493 m super marnivelo
Poŝtkodo 1583
Komunumkodo 2279
Mapo de Villarepos
Mapo de Villarepos
Mapo de Villarepos
vdr

Geografio redakti

Villarepos situas proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago de Morato ĉe la bordo de la rivereto Chandon, alfluanto de la Lago de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Villarepos kaj Chandossel kaj la vilaĝeto Plan, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,76 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 57,6% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Villarepos limas en nordo al Faoug (VD), en nordnordokcidento al la berna eksklavo Clavaleyres (BE), en nordokcidento al Courgevaux, en okcidento al Courlevon, en sudokcidento al Wallenried, en sudo al Misery-Courtion, kaj en okcidento al Avenches (VD).

Trafiko redakti

La komunumo Villarepos situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Faoug, Clavaleyres, Wallenried kaj Avenches. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente apud Avenches. Al la publika transportreto Villarepos estas konektita per la buslinio de Friburgo al Domdidier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Villarepos datiĝas el la jaro 1332 kiel Villarepot. Ĉe la okcidenta komunumlimo troveblas restaĵoj de la urbomuro de la romia urbo Aventicum kaj ekzistas ankaŭ restaĵoj de romia akvokundukilo sur la komunuma teritorio. Ĝis 1331 Villarepos apartenis al la Senjorujo Avenches, kaj poste ĝis la aĉeto fare de Friburgo en la jaro 1502 ĝi estis havaĵo de la familio de Avenches. Sub friburga regado ĝi apartenis al la Voktejo Montagny. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la helveta distrikto Avences kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti