Villasila de Valdavia

Villasila de Valdavia [biljaSIla debalDAbja] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Vega-Valdavia.

Villasila de Valdavia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34475
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 4° 33′ U (mapo)42.532222222222-4.5572222222222Koordinatoj: 42° 32′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 30,25 km² (3 025 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villasila de Valdavia (Provinco Palencio)
Villasila de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Villasila de Valdavia
Villasila de Valdavia
Situo de Villasila de Valdavia
Villasila de Valdavia (Hispanio)
Villasila de Valdavia (Hispanio)
DEC
Villasila de Valdavia
Villasila de Valdavia
Situo de Villasila de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasila de Valdavia [+]
vdr

Geografio redakti

 
Villamelendro de Valdavia.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 260 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 68 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Villamelendro de Valdavia kaj la nune senhomejon Cardeñosa, kun frua mencio en 1175.

Ĉefa rivero estas Valdavia.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1175. En 1180, Alfonso la 8-a de Kastilio havigis foruon al Villasila kaj al Villamelendro en Carrión de los Condes, kio estis konfirmita en marto 1255 fare de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio en Aguilar de Campoo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti