Vilma Bognár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Vilma estis hungara operkantisto, (soprano). Ŝia patro estis Ignác Bognár, ŝia edzo estis Sándor Balázs (verkisto) (ŝia geedziĝa nomo estis laŭ la hungaraj kutimoj Balázs Sándorné).

Vilma Bognár
Persona informo
Naskonomo Bognár Vilhelmina Júlia
Naskiĝo 10-an de julio 1841 (1841-07-10)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 3-an de junio 1904 (1904-06-03) (62-jaraĝa)
en Józsefváros
Mortokialo diabeto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ignác Bognár
Edz(in)o Sándor Balázs (verkisto)
Okupo
Okupo kantisto • voĉa instruisto • verkisto
vdr

Vilma Bognár [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1845 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), ŝi mortis la 3-an de junio 1904 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Vilma Bognár komence ricevis kantistajn lecionojn hejme. Ŝi aĝis nur tri, kiam ŝi ricevis jam rolon en Nacia Teatro de Pest. La sekva, kvazaŭ plenaĝa rolo okazis en 1860 kun sukcesoj, tial en la sekva jaro ŝi estis ano de la Nacia Teatro. En 1862 ŝi edziniĝis, poste la geedza paro vojaĝis al Milano, kie ŝi lernis kantoteknikon de en:Francesco Lamperti. Iom poste ŝi lernis kantadon en Vieno de en:Matteo Salvi. Post lernado ŝi kantis en kortega operejo de Hanovro. Ĝis 1883 ŝi estis ano de la Nacia Teatro, tamen kun oftaj interrompoj. Ŝi kantadis ankaŭ en pluraj germanaj uboj, en Amsterdamo kaj Roterdamo. Ŝi naskis filinon, kiu mortis juna, krome ŝia edzo mortigis sin. Pro la tragedioserio ŝi retiriĝis en 1883 kaj ŝi fondis kantolernejon, kie ŝi instruis. Ŝi kontribuis verketojn.

Elektitaj roloj redakti

Elektitaj verkoj redakti

  • Emilia (romaneto)
  • A megfagyott gyermek (novelo)
  • A generális (novelo)

Fontoj redakti

Referencoj redakti