Vilmos Beck (pentristo)

Vilmos Beck [vilmoŝ bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Vilmos estis hungara pentristo, karikaturisto, ilustristo, ĵurnalisto. Lia frato estis Károly Beck, lia gazetara pseŭdonimo estis Willi Beck.

Vilmos Beck
Memportreto de Vilmos Beck
Memportreto de Vilmos Beck
Persona informo
Naskonomo Beck Vilmos
Naskiĝo la  17-an de majo 1824(nun 1824-05-17)
en Hungario Baja (Hungario)
Morto la 24-an de septembro 1862
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • pentristo
vdr

Vilmos Beck [1] naskiĝis la 17-an de majo 1824 en Baja, li mortis la 24-an de septembro 1862 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Vilmos Beck devenis el juda familio. Li komence frekventis komercan lernejon en urbo Pest, poste inter 1837 kaj 1846 li lernis pentradon en Vieno. Unu el liaj majstroj estis Tivadar Alconière. Li eldonis la unuan germanlingvan karikaturan gazeton (Der Zeitgeist) en Habsburga Imperio en Pest en 1847. Li revenis al Vieno en 1849, kie li eldonis similan gazeton. Tio ne plaĉis al aŭstraj kompetentuloj, eĉ li estis kondamnita, post la malliberejo li estis deportita al Hungarlando. Ekde 1850 li estis ilustristo, karikaturisto, ĵurnalisto de pluraj germanaj kaj aŭstraj gazetoj en urbo Pest.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Önarckép (vidu la bildon!)
  • Önarckép antik szoborral
  • Női arckép
  • Pihenő a kocsmában
  • Odaliszk

Partoprenoj en ekspozicioj redakti

  • 1842, 1844, 1846 urbo Pest

Fontoj redakti

Karikaturoj de Beck redakti