Vilmos Händel [vilmoŝ hendel], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Händel Vilmos Pál estis hungara luterana pastro, instruisto.

Vilmos Händel [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de februaro 1837 en Hungara reĝlando en Szepesváralja (nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 26-an de decembro 1925 en Ĉeĥoslovakio en Banská Štiavnica.

Biografio redakti

Vilmos Händel lernis en Nyíregyháza, Miskolc kaj Eperjes.Post la ekzameno li estis familia edukisto unu jaron, ekde 1859 li plulernis laŭvice en universitatoj de Jena, Halle an der Saale, Berlino, Bonn, Göttingen, Heidelberg, Bazelo, Zuriko kaj Munkeno. En 1861 li hejmenvenis kaj li estis vicpastro en Miskolc. En la sekva jaro li iris al Selmecbánya, kie li longe ne nur estis pastro, sed ankaŭ instruisto. Li instruis en la luterana liceo ekzemple Kálmán Mikszáth-on. Post jaroj li estis eklezia ĉefnotario kaj li havis ankaŭ luteranajn postenojn. Depost Traktato de Trianon li ne rajtis instrui plu.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A keresztyén egyház története (Historio de la kristana eklezio), (1877, 1878) - lernolibro
  • A nagyhonti egyházmegye községeinek rövid története (1883–84)
  • A gyermek imái (Preĝoj de la infano), (1890)
  • Verfassung der ev. christlichen Kirche augsb. Confession in Ungarn (1893)

Fontoj redakti