Vilmos Mariska [vilmoŝ mariŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mariska Vilmos estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Vilmos Mariska
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de oktobro 1844(nun 1844-10-24)
en Hungario Rozsnyó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de marto 1912
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo universitata instruisto • jurosciencisto
vdr

Vilmos Mariska[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1844 en Rozsnyó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Rožňava en Slovakio), li mortis la 19-an de marto 1912 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Vilmos Mariska maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo, ekde 1861 li studis en Reĝa Universitato de Pest. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ lerte pianludis, eĉ private li instruis pianludon. Li akiris juran diplomon en 1866, advokatan en la sekva jaro. Post la unua diplomo li laboris en juĝejo kaj li private instruis juron en magnataj familioj. Inter 1868 kaj 1891 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste en la menciita universitato. Li ofte kontribuis ĉefe en juraj revuoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bizonyítás elmélete a magánjogi eljárásban (1868)
  • A magyar pénzügyi törvényisme. Folytonos vonatkozással a magyar államháztartásnak a legújabb időig terjedő tényleges eredményeire. (eldonita sepfoje inter 1875-1900, kroate 1894)
  • Bélyeg- és illetékszabályok (1876, 1880)
  • Az államgazdaságtan (pénzügytan) kézikönyve (eldonita kvinfoje inter 1885-1905)
  • A személyes jövedelmi adó (1894)

Fontoj redakti

Referencoj redakti