Vilmos Rőder

hungara oficiro, politikisto

Vilmos Rőder [vilmoŝ rOder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rőder Vilmos estis hungara oficiro, ministro.

Vilmos Rőder [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1881 en Pécs. Li mortis la 13-an de decembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Rőder frekventis soldatan akademion en Budapeŝto, poste li ricevis la rangon leŭtenanto en 1899. Li plulernis en Vieno, poste li iĝis ĉefleŭtenanto. Li batalis en la 1-a mondmilito. Ekde 1920 li ricevis taskojn en la ministerio. Baldaŭe li male pensadis, ol Gyula Gömbös, tial li retiriĝis. Inter 1936 - 1938 li estis ministro en kabineto de Kálmán Darányi. Li apartenis al tiuj politikistoj, kiuj kontraŭis la novan militon.

Fontoj redakti