Vilmos Rubányi [vilmoŝ rubAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubányi Vilmos estis hungara dirigento, helpekzercisto, komponisto. Lia origina familia nomo estis Roubal.

Vilmos Rubányi
Persona informo
Naskonomo Roubal Vilmos
Naskiĝo 30-an de aprilo 1905 (1905-04-30)
en Budapeŝto
Morto 14-an de decembro 1972 (1972-12-14) (67-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nemzeti Zenede • Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Vilmos Roubal
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Vilmos Rubányi [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de decembro 1972 en Debrecen (laŭ alia informo la mortoloko estas Budapeŝto).

Biografio redakti

Vilmos Rubányi studis en la nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Albert Siklós. Li komencis sian muzikan karieron en 1919 en Teatro Városi kiel orkestrano. Inter 1922-1924 li estis samloke helpekzercisto, poste jam en la Operejo de Budapeŝto li estis dirigento kaj helpekzercisto ĝis 1944. Depost la 2-a mondmilito li havis muzikan postenon en Győr, en la teatra jaro 1948 li partoprenis en opera branĉo de Teatro Csokonai (Debrecen), poste li dirigentis la urban filharmonian orkestron. Inter 1954–1957 li estis dirigento de Nacia Teatro (Szeged), poste li estis muzika direktoro en Nacia Teatro (Miskolc), fine li revenis al Debrecen, kie li estis dirigento kaj muzika direktoro ĝis la emeritiĝo en 1971. Li komponis orkestrajn verkojn kaj kantojn. Li ricevis premion en 1964.

Fontoj redakti

Referencoj redakti