Vilmos Tátrai [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tátrai Vilmos estis hungara violonisto, koncertmajstro, profesoro.

Vilmos Tátrai
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1912 (1912-10-07)
en Kispest
Morto 2-an de februaro 1999 (1999-02-02) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Vilmos Tátrai
Familio
Infano Zsuzsanna Tátrai
Okupo
Okupo violonisto • koncertmajstro • muzikinstruisto • dirigentoviolonisto
vdr
Memortabulo pri Vilmos Tátrai

Vilmos Tátrai [1] Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de oktobro 1912 en Kispest (nuntempa distrikto de Budapeŝto). Li mortis la 2-an de februaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Tátrai lernis frue violonludon de la familianoj, poste en muzika mezlernejo, kie li lernis ekzemple de László Lajtha, fine en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ekde 1927 li aliĝis al diversaj orkestroj. Ekde 1936 li muzikadis eksterlande, sed post jaroj li hejmenvenis. Li havis muzikistan postenon ekzemple en Hungara Radio. En 1946 li fondis arĉan kvarteton Tátrai, kiu portis internacian renomon. En 1957 li fondis alian orkestron, kiun li gvidis dum 30 jaroj. Ekde 1971 ĝismorte li instruis en la Altlernejo. Li faris koncertojn en ĉiuj kontinentoj, en ĉiuj landoj de Eŭropo. Lia arĉkvarteto ricevis premion Kossuth en 1958, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj redakti