Vimbodí

urbo en Katalunio

Vimbodí estas loko en Katalunio. La oficiala nomo de la municipo estas de 2006 Vimbodí i Poblet, ĉar en ĝi troviĝas la tre grava monaĥejo de Poblet.[1] La loĝantaro en 2009 estis 1.077 homoj.

Vimbodí i Poblet

blazono

blazono
Vimbodí vidate el la kastelo de Milmanda
municipo de Katalunio
Oficiala nomo Vimbodí i Poblet
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Katalunio Katalunio
Provinco Taragono
Komarko Conca de Barberà
Poŝtkodo 43430
Areo 65,5 km²
Alteco 496 m.
Loĝantaro loĝ.
Loĝantonomo Vimbodinenc,Vimbodinenca
Retejo http://www.vimbodipoblet.cat
Koordinatoj 41° 24′ 8″ N 1° 3′ 4″ O / 41.40222 °N, 1.05111 °O / 41.40222; 1.05111 (mapo)Koordinatoj: 41° 24′ 8″ N 1° 3′ 4″ O / 41.40222 °N, 1.05111 °O / 41.40222; 1.05111 (mapo)
vdr

Ĝi estas la naskiĝloko de esperantisto Josep Albagés Ventura

Demografio redakti

Demografia evoluo
1497 h 1515 h 1553 h 1717 1787 1857 1877 1887 1900
- - 137 315 1410 1615 1585 1916 1730

1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1990
1654 1578 1493 1413 1405 1255 1248 1199 1132

1992 1994 1996 1998 2000 2002 2004 2006 -
1090 1106 1061 1023 1011 1053 1039 1052 -

1497-1553: hejmoj; 1717-1981: fakta loĝantaro; 1990- : rajta loĝantaro (pliaj informoj)


Kulturo redakti

 
Preĝejo de Vimbodí

La paroĥa preĝejo estas dediĉita al la Transfiguriĝo de Jesuo. Ĝi estas farita en gotika stilo, en la 12a-13a jarcentoj, kun postaj transformoj en 1714 kaj grava restaŭrado post la damaĝoj suferitaj dum la Hispana Enlanda Milito.

Je 2 kilometroj de la urbo troviĝas la kastelo de Milmanda.

La ĉefa heredaĵo de la municipo estas tamen la Monaĥejo de Poblet, situanta iom aparte de la urbo mem.

Ekonomio redakti

Krom la turismo, la ĉefa okupo de la municipo estas la kultivado de la vito. Dum multaj jaroj funkciis industrio de vitro, sed la fabriko fermiĝis en la 1950-aj jaroj. Nun restas malgranda muzeo pri tiu arto.

Notoj redakti

  1. Diario Oficial de la Generalidad de Cataluña num. 4766[rompita ligilo] 22 de junio de 2006 (katalune).

Eksteraj ligiloj redakti