Vimeo estas entrepreno en Novjorko, Usono, kiu ekde la jaro 2004 ofertas servon de interreta televido: Sur la retejo de la entrepreno, legebla en la angla, la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj registritaj uzantoj povas alŝuti proprajn filmetojn. Laŭ la reteja regularo, rajtas alŝuti filmetojn nur personoj, kiuj ilin "mem kreis aŭ proksime kunlaboris en la kreado".

Historio redakti

La retejo estas uzata ne nur en Usono aŭ aliaj anglalingvaj ŝtatoj, sed pli kaj pli ankaŭ ekster Anglalingvio, ekzemple en germanlingvaj ŝtatoj de Eŭropo: Kialo de uzantoj decidiĝi por tiu filmprezenta portalo (ja ekzistas pluraj konkurencaj retejoj) interalie estis la oferto en la jaro 2007 prezenti filmojn en tiama formato HD (angle High Definition, "alta detaleco", t.e. granda distingivo). De 2017 ĝi ebligas filmojn ĝis kvalito 8K kaj 360-gradajn.

Etimologio redakti

La vorto "Vimeo" fontas de la kunfondanto Jakob Lodwick kaj estas anagramo de la angla vorto "movie" (filmo). La nomo krome aludas al la vorto "video" ("vidbendo" aŭ "filmeto"), nur ke vortocentre estas la angla vorto "me" (mi), substrekante la personecon de la retejo kaj la fakton ke alŝutataj kaj prezentataj filmoj ekskluzive estu kreaĵoj de la uzantoj mem.

Populareco redakti

Laŭ informo el marto 2009, la retejo havis iom pli ol 2 milionoj da uzantoj kaj averaĝe estis alŝutitaj 13 000 film(et)oj ĉiutage. Pli-malpli 10 procentaĵoj el tiuj estas en formato HD.

Elstaraj enhavaĵoj redakti

Krom neprofesiaj alŝutantoj de propraj filmoj, ankaŭ signifa nombro da profesiaj artistoj uzas la portalon. Interalie la usonaj komediistoj Kristen Schaal, Reggie Watts kaj "Weird Al" Yankovic uzas la retejon por promocii siajn produkaĵojn kaj plikonatigi sin. Krome ankaŭ iuj interretaj filmserioj, kiel la populara usona serio Jake and Amir, uzas ĝin. Pluraj popularaj muzikistoj uzas la portalon por prezento de siaj verkoj, interalie ekzemple Britney Spears, kiu premiere prezentis sian novan muzikan filmeton Radar tie. La oficejo de la nuna usona prezidanto Barack Obama en la Blanka Domo alŝutas grafike altkvalitajn versiojn de siaj elsendoj al la retejo ([1]). Kaj la filma festivalo Disposable Film Festival en San-Francisko, kiu fokusiĝas pri filmproduktado en novaj amaskomunikiloj, prezentas siajn filmoj ekskluzive en la portalo Vimeo.

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la konkurencaj retejoj YouTube kaj Veoh

Eksteraj ligiloj redakti