Vimplo estas mallarĝa rubando, kiun oni fiksas al flagmasto kaj flirtas tute memstare je la supro, aŭ tuj super flago. La longo de vimplo plejofte estas iom pli ol la diagonalo de la flago kiu ordinare flirtas sur la masto. Ĝenerale oni fiksas la vimplon al la flagmasto per ŝnureto kiu estas ligita al mallonga bastoneto, ĉirkaŭ kiu la finaĵo de la vimplo estas volvita. La alia finaĵo de la vimplo povas finiĝi en unu aŭ du pintoj, kiu(j) kelkfoje havas kvasto(j)n.

Dana vimplo por privata uzo
Nederlanda flago kun oranĝa vimplo

Por vimploj ne validas la flagprotokolo kaj pro tio ili povas flirti tage kaj nokte (sen flago).

Surmare, krom vimploj kiuj estas uzataj kiel signalflagoj, speciale la militovimplo, la preĝejovimplo kaj la blua vimplo estas konataj.

Ankoraŭ ne estas normo por Esperanto-vimplo.

Nederlanda vimplo por mueleja malferma tago