Vinbotelo

botelo por vino

Vinbotelo estas botelo, ĝenerale el vitro, planita kiel ujo kiu enhavu vinon, kun la ĉefa celo faciligi ties komercigon. Ĝia dezajno kaj trajtoj faras, ke kelkaj vinoj fermentas en la botelo, dum aliaj estas enboteligitaj nur post fermentado en barelo. La norma kaj plej ofta vinbotelo enhavas volumenon de 750 ml, kaj ĝi estas produkto relative ĵusa. Vinboteloj karakteriziĝas ĉar ili havas ŝtopilon bazitan sur korko. Lastatempe por malmultekostaj vinoj, vendataj en ĉiovendejoj, populariĝis pli malmultekostaj vinujoj, kiel vaksa kartonaĵo, aŭ ŝtopiloj plastaj aŭ de aliaj materialoj. Fakuloj kaj vinŝatantoj malkonsilas tiujn rivalojn de la tradicia vinbotelo.

Vinboteloj de modelo "Imperial" de 6 litroj, de la Vinproduktejo Viña Sastre, Hispanio.
Vinbotelo el plej populara verda vitro.

Eksteraj ligiloj redakti

(Hispanlingvaj)

pri la grando