Vincent LÜBECK (* septembro 1654 en Padingbüttel; † 9-a de februaro 1740 en Hamburgo) estis komponisto de la barokepoko.

Vincent Lübeck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1654 (1654-09-01)
en Padingbüttel
Morto 7-an de februaro 1740 (1740-02-07) (85-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Patro Vincent Lübeck
Infano Vincent Lübeck
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Lübeck i.a. lernis ĉe Caspar Förckelrath kaj kune kun Andreas Kneller. la verkaro de Lübeck estas stile parenca kun la de Dietrich Buxtehude kaj estis ligita al la Nordgermana orgenskolo. Li komponis kantatojn kaj verkojn por orgeno kaj klaviceno.

En 1674 li iĝis orgenisto de la Sankta Kosma preĝejo en Stade, kie hodiaŭ gimnazio estas nomata laŭ li, kaj li edziĝis kun Susanne Becker. Ekde 1679 Sankta Kosma disponis pri orgeno de la fama orgenkonstruisto Arp Schnitger, kun kiu Lübeck flegis dumvivan amikecon. Ekde 1702 ĝis sia morto li estis orgenisto de la Sankt-Nikolaa preĝejo en Hamburgo, kie li disponis pri la plej granda el ĉiuj Schnitger-orgenoj (la fama orgeno estis detruita dum la brulego de Hamburgo en majo 1842).

Al siaj plej gravaj lernantoj apartenas Christian Henrich Postel kaj Michael Johann Friedrich Wiedeburg. Ankaŭ la verkaro de Johann Sebastian Bach estis influita de la verkoj de Lübeck.


Liaj filoj Peter Paul Lübeck (* 1680) kaj Vincent Lübeck la pli juna (* 1684), kiujn li ankaŭ instruis, same estas komponistoj, tamen ne atingis la famon de iliaj patro.

Verkoj (Elekto) redakti

  • Willkommen, süßer Bräutigam (kantato)
  • Praeambulum in E-Dur
  • Ich ruf zu dir
  • Gott wie dein Nahme
  • Es ist ein grosser Gewinn, wer gottselig ist
  • Ich hab hie wenig guter Tag
  • Ich ruf zu dir, Herr Jesu Christ
  • Hilf deinem Volk

Literaturo redakti

  • Vincent Lübeck: sein Leben, seine Werke, nebst Nachrichten über seine Familie und Beiträge zur Geschichte der Kirchenmusik in Stade und Hamburg im 17. und 18. Jahrhundert (P. Rubardt, 1922)
  • Vincent Lübeck: ein Beitrag zur Geschichte norddeutscher Kirchenmusik im 17. und 18. Jahrhundert (P. Rubardt, 1924)
  • The Organ Music of Vincent Lübeck (J.P. Fairleigh, 1991)
  • Vincent Lübeck: Leben und Werk (W. Syré, 2000) (=Europäische Hochschulschriften: Reihe 36, Musikwissenschaft; Band 36); Verlag Peter Lang GmbH, Frankfurt am Main 2000; ISBN 3-631-36423-7

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vincent Lübeck » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 935199 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)