Vincenzo Nibali (Mesino, la 14-an de novembro 1984) estas itala biciklisto, kiu kuras por la teamo Bahrain-Merida. Li debutis profesie en 2005 kun la Fassa Bortolo, kaj kuris kun Liquigas de 2006 ĝis 2012, kun Astanano de 2013 ĝis 2016 kaj kun Bahrain Merida ekde 2017.

Vincenzo Nibali
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1984 (1984-11-14) (39-jaraĝa)
en Mesino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Frat(in)o Antonio Nibali
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://vincenzonibali.it/
vdr

Li estas unu el la sep biciklantoj, kiuj gajnis la tri Grandajn Biciklajn Itinerojn: la Vuelta a España 2010, la Giro d'Italia 2013 kaj 2016, kaj la Tour de France 2014. Li ankaŭ finis dualoke en la Giro d'Italia 2011, Vuelta a España 2013 kaj 2017, kaj la tria en la Giro d'Italia 2010 kaj la Tour de France 2012.

Nibali estas kromnomita La ŝarko de la markolo, rilate al la Markolo de Mesino. Li estas la pli aĝa frato de Antonio Nibali, ankaŭ profesia biciklanto.