La vintra cepo, printempa cepojapana cepo (Allium fistulosum, sin.: A. altaicum, A. ceratophyllum, Cepa sissilis, C. ventricosa) estas plantospecio el la subfamilio de Alioidoj (Allioideae). Oni ankaŭ miksas ĝin kun askalono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vintra cepo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Subfamilio: Allioideae
Genro: Aliumo Allium
Specio: A. fistulosum
Allium fistulosum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Allium fistulosum.

Priskribo redakti

La vintra cepo estas multjara herba planto kaj atingas alton de 30 ĝis 100 cm. La folioj estas rondaj kaj kavaj, la tigo estas pufe ŝvelita kaj havas rondan kversekcon.

Inter junio kaj aŭgusto la planto floras. La involukro de la floroj estas pli mallongaj ol la flortigoj. La stamenoj elstaras super la involukro. La filamentoj estas simplaj kaj sen dentoj. La unuopa floro havas grandecon de 1 cm.

La planto ricevas facile semon, kiu maturiĝas en julio kaj aŭgusto. La semo havas dikecon de 1– 2 mm. Ĝi longas 2 ĝis 3 mm. La milgrajna pezo estas 2,1 ĝis 2,4 g.

La planto formas horston kaj ricevas longan cilindroforman bulbon.[1] La bulbo estas blanka, sed ekzistas ankaŭ ruĝaj kaj alikoloraj.[2].[3] La formo de la bulbo similas al tiu de poreo.[4] En la aŭtuno la planto ricevas flankbulbojn, kiuj estas uzataj por vegetativa multigado. La planto komplete retiriĝas poste.[5] En Azio ekzistas multaj diversaj tipoj, kiuj formas pli aŭ malpli grandajn horstojn.[6]

Deveno kaj historio redakti

La cepo originas en la oriento, kie ĝi estas kultivita jam de pli ol 4000 jaroj. La vintra cepo kreskas sovaĝe en Siberio, ĉe Altajo kaj ĉe la Bajkalo, de kie ĝi venis tra Rusujo al Eŭropo en la 17a jarcento nome en 1629 ĝi atingis Anglion.[7].

Kultivado kaj rikolto redakti

La vintra cepo estas vaste kultivata kulturplanto. Ĝi estas kultivata precipe en tropikaj regionoj, ĉar tie la ordinara cepo (Allium cepa) ne aŭ ne bone kreskas.[1][8]

Uzado redakti

 
printempa cepo

La vintra cepo estas uzata kiel la ordinara cepo, sed ĝia gusto, krom la folioj, estas malpli forta.[2][9] Male la folioj gustas pli forte ol tiuj de la ordinara cepo aŭ ŝenopraso.[5] Vintraj cepoj estas uzataj freŝe kiel spico aŭ kuiritaj.[10] La folioj ankaŭ povas anstataŭi ŝenoprason, ekzemple en supoj aŭ salatoj.[11]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 M. Busch-Stockfisch, Lebensmittellexikon., Behr's Verlag DE, ISBN 3-89947-165-2, 2005, S. 2067-2068.
  2. 2,0 2,1 Combles, Der wohlbestellte Küchengarten, Ausgabe 2, Verlag B.F. Voigt, 1841, S. 298
  3. H.L. Vilmorin: Ciboule, In: Les Plantes Potagères; Descroption et culture des Proncipaŭ Légumes des climats tempéré., Troisième Édition, 1904, S. 177.
  4. K. Reichelt und N. Nicolaisen: Die Praxis des Gemüsebaues., Verlagsbuchhandlung Paul Parey, 1931, S. 235-236.
  5. 5,0 5,1 P. Miller, F. Hermann kaj H. Lueder: Vollständige Anleitung zur Wartung aller in Europa bekannten Küchengartengewächse., Verlag C.G. Donatius, 1780, S. 881-882.
  6. Charles-Marie Messian, Le Potager Tropical, 3a eldono reviziita, Édition CILF, Paris 1997, ISBN 2-85319-273-3, S. 390.
  7. H.C. Thompsen: Jerusalem Artichoke, In: Vegetable Crops., Fourth edition, McBraw-Hill Book Company Inc., London, 1949, S. 373-374.
  8. A. Leroy: Culture des Alliacées Potagères – Chapitre VI - La Ciboule., Librarie Hachette, 1941, S. 57–62.
  9. W. Franke, Nutzpflanzenkunde, 1997, Thieme Verlag, ISBN 3-13-530406-X, S. 390
  10. J.J. Rein, Japan: nach reisen und studien im auftrage der königlich preussischen regierung dargestellt., Ausgabe 2, Verlag W. Engelmann, 1886, S. 90.
  11. BR-Sendung Querbeet Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine 18a de Marto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti