La Viola eŭfonjo, Euphonia violacea, estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Viola eŭfonjo
Viola eŭfonjo, masklo
Viola eŭfonjo, masklo
Viola eŭfonjo, ino
Viola eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. violacea
Euphonia violacea
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas neotropisa specio de loĝantaj birdoj el Trinidado, Tobago kaj orienta Venezuelo suden al Paragvajo kaj nordorienta Argentino. La teritorio de tiu birdo en norda Brazilo estas la pli suba parto de la Amazona Baseno kaj la apuda baseno de la Rivero Tocantins, kun ties nordokcidentaj limoj inter Brazilo kaj Gujanoj, la orientaj bordoj de labaseno de la Rivero Orinoko en centra Venezuelo.

Ili loĝas en arbaroj, duarangaj arbaroj kaj plantejoj de kakao kaj de citrusoj. La bulforma nesto estas konstruita en bordo, arbostumpo aŭ kavaĵo kaj la tipa ovaro estas de 4, foje 3, ruĝmakuletecaj blankaj ovoj, kiuj estas kovataj de la ino.

Plenkreskuloj de Viola eŭfonjo estas 11.4 cm longaj kaj 14 g pezaj. La masklo havas brilblunigrajn suprajn partojn kaj tre orflavajn frunton kaj subajn partojn. Ino kaj nematurulo estas olivecverdaj supre kaj verdecflavaj sube. Beko kaj kruroj estas blugrizaj.

Tiuj estas sociaj birdoj kiuj manĝas ĉefe malgrandajn fruktojn kaj nur rare manĝas insektojn. La kanto de la Viola eŭfonjo estas varia mikso de muzikecaj notoj, krioj, babilado kaj imitado.

Membroj de la genro Euphonia estas aprezataj kiel kaĝobirdoj kaj multaj specioj estas minacataj pro troa kaptado, sed tiu specio profitas de relative neatingebla habitato.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti