Violonisto sur la tegmento

Violonisto sur la tegmento (angle Fiddler on the Roof) estas muzikalo kiu por la unua fojo estis prezentita sur Broadway je la 22-a de septembro 1964. La rakonto estas bazita je la origine jidlingva libro Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער) el 1894 de la rus-juda verkisto Ŝolom Alejĥem. En 1971 la muzikalo estis filmita fare de Norman Jewison kun la aktoro Ĥaim Topol kiel ĉefrolulo Tevje; tiu filmo estis tiam tre sukcesa kaj montris per tro feliĉa vidpunkto la vivon de tradiciaj judoj en la Cara Rusio. Iu judo havas kvin edziniĝontajn filinojn; iun tagon li dungas urban studenton kiel instruisto de la plej junaj filinoj, sed poste ne kontentas ĉar la studento estas iom radikale progresema. La filmo atingis tri Oskarojn.

Origina afiŝo de Broadway kiu sugestas la pentraĵon de Marc Chagall, inspiro de la titolo
Statuo en Netanya Israelo

Konataj kantoj el la muzikalo, komponitaj fare de Jerry Bock (dum la kroman muzikon en la muzika filmo de 1971 komponis John Williams), estas: "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo), "Sunrise, Sunset" (Sunleviĝo, sunsubiro) kaj "Matchmaker, Matchmaker, Make Me A Match" (Svatisto, svatisto, svatu min).

Eksteraj ligiloj redakti

Versioj de la kanto "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo)