Virgil SOLISVirgilius Solis (naskiĝinta en 1514 kaj mortinta la 1-an de aŭgusto 1562 en Nurembergo) estis germana renesanca gravuristo.

Virgil Solis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1513 (1513-11-30)
en Nurenbergo
Morto 1-an de aŭgusto 1562 (1562-08-01) (48-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Patro Hans Solis
Infanoj Hans Solis • Endres Solis • Nikolaus Solis
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • ilustristo • iluministo • desegnisto • kuprogravuristo • grafikartisto
vdr
Ifiso kaj Anaksareto, bildigo de Metamorfozoj de Ovidio, 1581.

Li eble estas la plej fekunda gravuristo siaepoke en la nuntempa Germanio, danke al ateliero kun helpantoj kiu eldonis pli ol mil lamenojn. Sur multaj el ili aperas la subskribo de la artisto (liaj inicialoj, V S), sed verŝajne ne ĉiuj estis faritaj de li, do oni konsideras tiun markon la identigilo de la ateliero. Verŝajne liaj plej fruaj serioj estis propraj, faritaj nur de li mem, dum en tiuj produktitaj en liaj lastaj jaroj la interveno de la atelieristoj estas pli evidenta. Pro tio, la kvalito de la lamenoj multe varias laŭ lia profesia vivo. Jost Amman, ekzemple, estis helpanto en la ateliero de Solis antaŭ komenci sian propran verkadon.

Vivo kaj verkado redakti

Scieblas malmulte pri liaj origino kaj edukado. Nur portreto de li, gravurita de Balthasar Jenichen la jaron de lia morto, datigas lian naskiĝon en 1514. Li komencis labori en la metio ĉirkaŭ 1540. Lia stilo, ĉefe ornamenta, agordiĝis kun la Renesanco, tiutempe en modo en centra Eŭropo, kiu unuigis la temojn kaj ornaĵojn devenintajn el Italio kaj la inklinon al plenigo kaj bunteco tipe germana. Evidentiĝas en lia artaĵoj influoj de Durero, Sebal Beham kaj diversaj italaj kaj francaj artistoj. Kvankam tio povus rimarki mankon de originaleco aŭ kreivon, la kritikistoj konsideras ke Solis preferis eklektikan stilon, kun komerca celo.

 
Ban-domo, gravuraĵo de Solis konservita en la Muzeo Albertina en Vieno.
 
Julio Cezaro kaj Josuo, du gravuraĵoj el la serio La naŭ dignuloj.

La produktkapablo de Solis estis amasa, nur la independaj lamenoj superas milon de ekzempleroj. Duono el ili temas pri ornamaj detaloj, kiaj komponaĵoj kun vegetalaj kaj arkitekturaj elementoj, bukedoj, ŝildoj, emblemoj, ktp. Tiuj dezegnoj devenis modeloj por multnombraj metiistoj: ilustristoj, lignaĵistoj, damaskenaĵistoj, ktp..Ili estis kompilitaj en tri tomoj de la katalogoj Hollstein, kvankam liaj multnombraj libr-ilustraĵoj ankoraŭ estas katalogotaj.

Lia produktado por la eldonista fako inkludas bildigojn por luterana Biblio kaj por la eldonoj de Ovidio. Tiuj lastaj lignaĵlamenoj iĝis speciale influaj, ĉar ili estis uzitaj de postaj ilustristoj, kia Bernard Salomon. Ili estis repentritaj kaj kopiitaj multfoje en diversaj eldonoj, komence en la latina, sed poste oni tradukis la skribaĵojn al aliaj lingvoj. Ekzemple la supra gravuraĵo, dektre, estis printita en 1581, en Frankfurto. Solis ankaŭ eldonis riĉan blazon-libron pri la Sankta Romia Imperio en 1555.

Elstaras ankaŭ kelkaj serioj pro la malgrandeco de siaj figuroj, kiuj ofte estas ĉirkaŭataj de komplikaj kadroj kiuj spegulas arkitekturaĵojn kaj oraĵartajn arabeskojn. Ekzemplo de tio estas la serio pri La naŭ dignuloj, eŭropaj monarkoj kiaj Hektoro el Trojo, Julio Cezaro, Josuo kaj Karolo la Granda.

Virgil Solis mortis en Nurembergo, en 1562. Pri lia ateliro okupiĝis la gravuristo Balthasar Jeniĉen, kiu ankaŭ edziĝis al lia vidvino.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti