Virginia Cherrill

usona aktoro

Virginia Cherrill (naskiĝis la 12-an de aprilo 1908, mortis la 14-an de novembro 1996) estis usona aktorino plej bone konata pro sia rolo kiel lia blinda florvendista junulino en la filmo de Charlie Chaplin nome City Lights (1931).

Virginia Cherrill
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1908 (1908-04-12)
en Carthage
Morto 14-an de novembro 1996 (1996-11-14) (88-jaraĝa)
en Santa Barbara
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro James E. Cherrill vd
Edz(in)o George Child Villiers, 9th Earl of Jersey • Cary Grant • Irving Adler • Florian Kazimierz Martini vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1931–1936 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Chaplin tuj dungis Cherrill por City Lights. Kvankam la filmo kaj ŝia ludado estis sukcesaj, ŝia laborrilato kun Chaplin en la filmo estis ofte problemiga. Kiel indikita en la dokumenta filmo nome Unknown Chaplin, Cherrill estis maldungita el la filmo ĉar lasis la scenejon pro harfriza rendevuo[1] en ĝusta momento kaj Chaplin planis re-filmi ĉiujn ŝiajn scenojn kun Georgia Hale, sed finfine li konstatis kiom tro multe da mono li jam estis elspezinta en la filmo. Cherrill rememoras en la dokumenta filmo ke ŝi sekvis la konsilon de sia amikino Marion Davies postuli pli da mono kiam Chaplin petis al ŝi reveni por la filmo.

Eĉ antaǔ la publikigo de City Lights estis publikigita, 20th Century Fox subskribis kun Cherrill kontrakton. Post la sukceso de City Lights, la studio metis ŝin labori en komencaj sonfilmojn de la 1930-aj jaroj, kiel Girls Demand Excitement (1931), unu el la unuaj kie John Wayne aperis kiel stelulo. Grandaj reĝisoroj dungis ŝin por siaj filmoj, kiel John Ford en The Brat (1931) kaj Tod Browning en Fast Workers (1933). Ŝi aperis ankaŭ en la muzikalo de 1931 de Gershwin nome Delicious kun Janet Gaynor. Ŝi poste iris al Britio kie ŝi stelulis en du el plej fruaj filmoj de James Mason kiel Troubled Waters, kiu rezultis esti ŝia lasta filmo. Neniu el tiuj lastaj filmoj estis sukcesaj, kaj ŝi ĉesis sian kinkarieron, plendante, ke ŝi ne estis "granda tremo kiel aktorino."[2]

Notoj redakti

  1. Eagan 2010, p. 180.
  2. Pace, Eric. "Virginia Cherrill, 88, Actress in 30's Films, Including 'City Lights'." The New York Times, 18a de Novembro, 1996. Alirita la 7an de Septembro 2018.

Bibliografio redakti

  • Eagan, Daniel. America's Film Legacy: The Authoritative Guide To The Landmark Movies In The National Film Registry. London: Continuum Publishing Group, 2010. ISBN 978-0-8264-2977-3.
  • Seymour, Miranda. Chaplin's Girl: The Life and Loves of Virginia Cherrill. New York: Simon & Schuster, 2009. ISBN 978-1-8473-7125-6.