Virgulino de la Reĝoj

La Virgulino de la Reĝoj estas patroneco de la Virgulino Maria kultata en la urbo andaluza Sevilo (Hispanio), de kiu ĝi estas la ĝenerala patronino, samkiel de la Arkidiocezo de Sevilo. Ĝia festo estas celebrata de la Katolika Eklezio la 15-an de aŭgusto, tago de la Ĉielenpreno de Maria, per granda procesio sur la centraj stratoj de la urbo.

Virgulino de la Reĝoj

La bildo troviĝas en la Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo kie ĝi estas plentempe kultata kaj ĉirkaŭ ĝi fondiĝis en 1905 la Asocio de Fideluloj de Nia Damo de la Reĝoj kaj Sankta Fernando. Ĝi estis kanonike kronita en 1904, iĝante tiel la unua bildo de maria kiu ricevis tian distingon en Andaluzio. Krom tio ĝi ricevis la honorojn je Ĉefgeneralo (1939), kaj porĉiama urbestrino de la urbo, gardante la ŝlosilojn kaj ordon-bastonon. ĝi estas ankaŭ patrono de la Konsilio de Kunfrataroj de Sevilo, kaj estis donita al ĝi la ormedalo de la urbo en 1958, iĝante la unua bildo kiu ĝin ricevis.

Temas pri ligna bildo realigita de nekonata aŭtoro en la unua duono de la 13-a jarcento, plejverŝajne dum la regado de Fernando la 3-a (Kastilio), kiu forpasis en 1252, el lariko, sekvante klaran gotikan stilon, kiu similas al la franca skolo, pro kio kelkaj pensas ke ĝi estis donaco de Ludoviko la 9-a (Francio) al sia frat-kuzo Fernando la 3a.

La skulptaĵo apartenas al tiuj konataj kiel "kandelinga" ĉar estas lignaĵo nur parte tajlita (la kapo, manoj kaj piedoj) ĝi estas tute artikita, simile al pupo, kaj kvankam ĉiam sidas, ĝi grandas samkiel homoj, kun alteco je 176 centimetroj. Ĝia korpo estas tute kovrita de pergamino, kun realisma polikromio en manoj kaj vizaĝo, kaj riĉigita per orfadenaj haroj sed la nunaj vestoj malpermesas tion vidi. Ĉe la genuoj la Virgulino tenas bildon de la infano Jesuo, ankaŭ realigita en la 13a jarcento, je 60 centimetroj alta. La Virgulino portas ordon-bastonon, urbo-medalon kaj la skarpo de ĉefgeneralo.