Virgulino de la Roso

La Virgulino de la Roso estas malgranda bildo el kiu nur estas skulptita la vizaĝo, la manoj kaj la infano Jesuo. Tiu bildo estas kultata en la ermitejo La Roso (Almonte, Huelva, Hispanio). Ĝia populareco estas granda en la tuta mondo, ĉar ĝia kultado naskigis la tutlandan socian agadon nome Pilgrimado de La Roso la plej grava de Hispanio, kiu ĉiujare allogas al duonmiliono da homoj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Blanka Kolombo". La bildo estas tre kultata kaj amata ne nur en Sevilo sed ankaŭ en tuta Andaluzio. La loka kulturo kreis multajn rakontojn, legendojn kaj kantikojn, same kiel folkorajn kantojn, muzikon kaj dancon, pri la Blanka Kolombo kaj dum la pilgrimado miloj da homoj intencas tuŝi ĝin.

Virgulino de la Roso

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti