Virin-viro (angle shemale) estas ofenda kaj/aŭ sekse objektiga markigo por unuopulo, kiu havas virajn kaj virinajn sekundarajn seks-signojn (mamojn kaj penison). Ankaŭ temas pri angla slanga pejorativa markigo por transgenruloj, kiuj trairis tra ŝanĝo el viro al virino (parte aŭ plene). La virin-viro estas unu el kategorioj de erotikaj videoj, en kiuj prezentiĝas transseksa unuopulo, kiu havas mamojn de plenkreska virino (danke al hormona terapio aŭ plastika operacio) kaj povas havi ankaŭ aliajn virinajn sekundarajn signojn, sed kiu ne subiĝis al operacio de ŝanĝo de la sekso.

Ilustraĵo de virin-viro

La termino aperas de tempo al tempo en ekstreme kontraŭtransgenraj verkoj, ekzemple la fifama libro The Transsexual Empire: The Making of a Shemale ("La transseksa imperio: la faro de virin-viro") fare de Janice Raymond.

Vidu ankaŭ redakti