Virina Futbala Mondopokalo 2019

La Virina Futbala Mondopokalo 2019 estis la oka futbala mondopokalo por virinaj landaj teamoj. Ĝi okazis inter la 7-a de Junio kaj la 7-a de Julio 2019 en naŭ urboj en Francujo. 24 teamoj partoprenis en la duetapa konkurso, kiu enhavis entute 52 ludojn. La teamo de Usono fariĝis ĉampiono kaj tiel defendis sian titolon.

Virina futbala mondopokalo 2019
FIFA Women's World Cup 2019
Coupe du monde de football féminin 2019
Turniraj detaloj
Loko  Francio
Datoj 7-a de junio - 7-a de julio 2019
Teamoj 24 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Usono
Dua pozicio Nederlando
Tria pozicio Svedujo
Kvara pozicio Anglujo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 146  (2,81 matĉe)
Spektantoj 1 131 312  (21 756 matĉe)
Golreĝo(j) Megan Rapinoe (6 goloj)
Plej bona ludisto Megan Rapinoe
vdr

Aranĝanto redakti

De la 6-a de marto 2014 la membraj asocioj de FIFA povis kandidati pri aranĝi la ĉampionadon. Ĝis la 15-a de Aprilo 2014 ili devis deklari intereson kaj ĝis la 31-a de oktobro 2014 sendi la kandidatodokumentoj. Al tiu decido la FIFA kunligis la aranĝon de la sub-20-jara virina futbala mondopokalo 2018.[1] Kvin ŝtatoj deklaris intereson. El tiuj nur du prezentis oficialajn dokumentojn al la FIFA.

Ŝtatoj, kiuj nur deklaris intereson:

Ŝtatoj, kiuj sendis dokumentojn:

En voĉdono je la 19-a de marto 2015 Francujo gajnis la rajton aranĝi la du mondoĉamionadojn.[2]

Konkursejoj redakti

Konkursejoj de la Virina Futbala Mondopokalo 2019

La 14-an de Junio 2017 la franca futbala asocio publikigis la naŭ urbojn kaj stadionojn kie la konkurso okazas.[3] La malferminta ludo okazis en Parizo. En ĉiu urbo okazis ludo de la dua etapo. En Liono ne okazis grupoludoj. Ĝi estis la loko de ambaŭ duonfinaloj kaj de la finalo.

  • Stade de Alpes, Grenoblo (5 ludoj)
  • Stade Océane, Havro (7 ludoj)
  • Parc Olympique Lyonnais, Liono (3 ludoj)
  • Stade de la Mosson, Montpellier (5 ludoj)
  • Allians Riviera, Nico (6 ludoj)
  • Parc de Princes, Parizo (7 ludoj)
  • Stade August-Delaune, Reims (6 ludoj)
  • Roazhon Park, Renno (7 ludoj)
  • Stade du Hainaut, Valencieno (6 ludoj)

Partoprenantoj redakti

24 teamoj partoprenis en la konkurso. La teamo de la aranĝanta asocio estis aŭtomate kvalifikita. Krom en Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per la kontinentaj ĉampionadoj. En Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per apartaj grupoludoj. Ekzistis sep grupoj el kiuj la unuarangaj kvalifikis sin. Ankaŭ unu el duarangaj teamoj estis kvalifikita.

La FIFA disdonis la 23 ceterajn lokojn laŭ aparteno al kontinenta konfederacio. La konfederacion de la aranĝanto oni ne konsideras. La konfederacio de Sudameriko (CONMEBOL) havas 2,5 lokojn kaj la konfederacio de Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) havas 3,5 lokojn. La triaranga teamo de Sudameriko Argentino gajnis lokon en du ludoj kontraŭ Panamo, kiu estis la kvarranga teamo de CONCACAF.

Ĉilio, Jamajko, Skotlando kaj Sud-Afriko unuafoje partoprenis en la mondopokalo. La teamoj de Brazilo, Germanujo, Japanujo, Niĝerio, Norvegujo, Svedujo kaj Usono kvalifikis sin por ĉiu mondopokalo.

La jenaj landaj teamoj partoprenis en la konkurso:

1 Teamo de la gastiga lando   Francujo      
8 el Eŭropo (UEFA)   Anglujo   Germanujo   Italujo   Nederlando
    Norvegujo   Skotlando   Svedujo   Hispanujo
3 el Sudameriko (CONMEBOL)   Argentino   Brazilo   Ĉilio  
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF)   Jamajko   Kanado   Usono  
3 el Afriko (CAF)   Kameruno   Niĝerio   Sud-Afriko  
5 el Azio (AFC)   Aŭstralio   Ĉinujo   Japanujo   Sud-Koreujo
    Tajlando      
1 el Oceanio (OFC)   Nov-Zelando

Lotado de grupoj redakti

La 8-an de Decembro 2018 en Parizo la FIFA lotumis la teamojn inter la ses grupoj kun po kvar teamoj. Por tio la teamoj estis disdonitaj al kvar potoj laŭ la monda rangoordo. La plej bonaj teamoj kaj la teamo de la aranĝanto troviĝas en la unua poto. En ĉiu grupo troviĝu po unu teamo el la kvar potoj. Ankaŭ nur po unu teamo de kontinenta konfederacio estu en grupo. Tio ne estas ebla por la naŭ eŭropaj teamoj. Tial tri grupoj havas du eŭropajn teamojn.

Poto 1 Poto 2 Poto 3 Poto 4
3   Francujo 7   Nederlando 14   Sud-Koreujo 36   Argentino
1   Usono 8   Japanujo 15   Ĉinujo 38   Ĉilio
2   Germanujo 9   Svedujo 16   Italujo 39   Niĝerio
4   Anglujo 10   Brazilo 19   Nov-Zelando 46   Kameruno
5   Kanado 12   Hispanujo 20   Skotlando 48   Sud-Afriko
6   Aŭstralio 13   Norvegujo 29   Tajlando 53   Jamajko

Rezultoj redakti

Grupa etapo redakti

La unuarangaj, duarangaj kaj la kvar plej bonaj triarangaj teamoj de la grupoj atingis la duan etapon.

La horindikoj estas laŭ la loka centroeŭropa somera tempo.

Grupo A redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Francujo 7:1 9
2   Norvegujo 6:3 6
3   Niĝerio 2:4 3
4   Sud-Koreujo 1:8 0
1 7-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
  Francujo 4:0 (3:0)   Sud-Koreujo
2 8-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
  Norvegujo 3:0 (3:0)   Niĝerio
13 12-a de junio 2019, 15:00 h en Grenoblo
  Niĝerio 2:0 (1:0)   Sud-Koreujo
14 12-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
  Francujo 2:1 (0:0)   Norvegujo
25 17-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
  Niĝerio 0:1 (0:0)   Francujo
26 17-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
  Sud-Koreujo 1:2 (0:1)   Norvegujo

Grupo B redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Germanujo 6:0 9
2   Hispanujo 3:2 4
3   Ĉinujo 1:1 4
4   Sud-Afriko 1:8 0
3 8-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
  Germanujo 1:0 (0:0)   Ĉinujo
4 8-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
  Hispanujo 3:1 (0:1)   Sud-Afriko
15 12-a de junio 2019, 18:00 h en Valencieno
  Germanujo 1:0 (1:0)   Hispanujo
16 13-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
  Sud-Afriko 0:1 (0:1)   Ĉinujo
27 17-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
  Sud-Afriko 0:4 (0:3)   Germanujo
28 17-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
  Ĉinujo 0:0   Hispanujo

Grupo C redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Italujo 7:2 6
2   Aŭstralio 8:5 6
3   Brazilo 6:3 6
4   Jamajko 1:12 0
5 9-a de junio 2019, 13:00 h en Valencieno
  Aŭstralio 1:2 (1:0)   Italujo
6 9-a de junio 2019, 15:30 h en Grenoblo
  Brazilo 3:0 (1:0)   Jamajko
17 13-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
  Aŭstralio 3:2 (1:2)   Brazilo
18 14-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
  Jamajko 0:5 (0:2)   Italujo
29 18-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
  Jamajko 1:4 (0:2)   Aŭstralio
30 18-a de junio 2019, 21:00 h en Valencieno
  Italujo 0:1 (0:0)   Brazilo

Grupo D redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Anglujo 5:1 9
2   Japanujo 2:3 4
3   Argentino 3:4 2
4   Skotlando 5:7 1
7 9-a de junio 2019, 18:00 h en Nico
  Anglujo 2:1 (2:0)   Skotlando
8 10-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
  Argentino 0:0 (0:0)   Japanujo
19 14-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
  Japanujo 2:1 (2:0)   Skotlando
20 14-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
  Anglujo 1:0 (0:0)   Argentino
31 19-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
  Japanujo 0:2 (0:1)   Anglujo
32 19-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
  Skotlando 3:3 (1:0)   Argentino

Grupo E redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Nederlando 6:2 9
2   Kanado 4:2 6
3   Kameruno 3:5 3
4   Nov-Zelando 1:5 0
9 10-a de junio 2019, 21:00 h en Montpellier
  Kanado 1:0 (1:0)   Kameruno
10 11-a de junio 2019, 15:00 h en Havro
  Nov-Zelando 0:1 (0:0)   Nederlando
21 15-a de junio 2019, 15:00 h en Valencieno
  Nederlando 3:1 (1:1)   Kameruno
22 15-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
  Kanado 2:0 (0:0)   Nov-Zelando
33 20-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
  Nederlando 2:1 (0:0)   Kanado
34 20-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
  Kameruno 2:1 (0:0)   Nov-Zelando

Grupo F redakti

rango landa teamo goloj poentoj
1   Usono 18:0 9
2   Svedujo 7:3 6
3   Ĉilio 2:5 3
4   Tajlando 1:20 0
11 11-a de junio 2019, 18:00 h en Renno
  Ĉilio 0:2 (0:0)   Svedujo
12 11-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
  Usono 13:0 (3:0)   Tajlando
24 16-a de junio 2019, 15:00 h en Nico
  Svedujo 5:1 (3:0)   Tajlando
25 16-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
  Usono 3:0 (3:0)   Ĉilio
35 20-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
  Svedujo 0:2 (0:1)   Usono
36 20-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
  Tajlando 0:2 (0:0)   Ĉilio

Finala etapo redakti

Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
22-a de junio - Nico            
    Norvegujo   1 (4)pp
27-a de junio - Havro
    Aŭstralio   1 (1)  
    Norvegujo   0
23-a de junio - Valencieno
      Anglujo   3  
    Anglujo   3
2-a de julio - Liono
    Kameruno   0  
    Anglujo   1
23-a de junio - Havro
      Usono   2  
    Francujo   2pl
28-a de junio - Parizo
    Brazilo   1  
    Francujo   1
24-a de junio - Reims
      Usono   2  
    Hispanujo   1
7-a de julio - Liono
    Usono   2  
    Usono   2
25-a de junio - Montpellier
      Nederlando   0
    Italujo   2
29-a de junio - Valencieno
    Ĉinujo   0  
    Italujo   0
25-a de junio - Renno
      Nederlando   2  
    Nederlando   2
3-a de julio - Liono
    Japanujo   1  
    Nederlando   1pl
22-a de junio - Grenoblo
      Svedujo   0   Je tria loko
    Germanujo   3
29-a de junio - Renno 6-a de julio - Nico
    Niĝerio   0  
    Germanujo   1     Anglujo   1
24-a de junio - Parizo
      Svedujo   2       Svedujo   2
    Svedujo   1
    Kanado   0  

pp venko post punpiedobatoj

pl venko post plilongigo

Referencoj redakti

  1. Bidding process opened for eight FIFA competitions (angle) (2014-03-06). Arkivita el la originalo je 2019-07-04. Alirita 2019-07-04.
  2. France to stage 2019 Women's World Cup (angle) (2015-03-19). Alirita 2019-07-04.
  3. The nine host cities confirmed (angle) (2017-06-14). Alirita 2019-07-04.

Eskteraj ligiloj redakti