Virina Futbala Mondpokalo 2003

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2003, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la kvara tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 20-a de septembro kaj la 12-a de oktobro 2003, kiel la antaŭa turniro denove en pluraj urboj de Usono: Origine la evento estis planata okazi en Ĉinio, sed la tiea epidemio de netipa pneŭmonio (SARS) kaŭzis translokigon al Usono. Laŭ la regularo rajtas partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 98 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la Germana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Svedio kaj la trian tiu de Usono.

Virina Futbala Mondpokalo 2003
FIFA Women's World Cup USA 2003
Turniraj detaloj
Loko  Usono
Datoj 20-a de septembro - 12-a de oktobro 2003
Teamoj 16 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 6 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Germanio Germanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Svedio Svedio
Tria pozicio Flago de Usono Usono
Kvara pozicio Flago de Kanado Kanado
Turniraj statistikoj
Matĉoj 32
Goloj 107  (3,34 matĉe)
Spektantoj 656 789  (20 525 matĉe)
Golreĝo(j) Birgit Prinz
(7 goloj)
Plej bona ludisto Birgit Prinz
vdr

Grupoj kaj ejoj redakti

Ejoj de la Virina Futbala Mondpokalo 2003
Grupo A Grupo B Grupo C Grupo D
  Usono   Brazilo   Germanio   Ĉinio
  Svedio   Norvegio   Kanado   Rusio
  Nord-Koreio   Francio   Japanio   Ganao
  Niĝerio   Sud-Koreio   Argentino   Aŭstralio