Virina Tenisa Asocio

La Virina Tenisa Asocio - angle Women’s Tennis Association (WTA), france Association du tennis féminin, hispane Asociación del tenis femenino, ruse Женская теннисная ассоциация - estas la tutmonda organizaĵo de profesiaj virinaj tenisaj sportistoj. Ĝin kompletigas la Asocio de Tenisaj Profesiuloj, angle Association of Tennis Professionals (ATP), por profesiaj viraj tenisaj sportistoj. Tegmenta organizaĵo super WTA kaj ATP estas la Internacia Tenisa Federacio (ITF), kiu fiksas la regulojn de tenisa ludado kaj de turnira organizado.

Virina Tenisa Asocio
Women's Tennis Association
emblemo
sporta organizaĵo
Komenco 1973 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Fondinto(j) Billie Jean King vd
Posedatoj WTA Database vd
vdr
Virina Tenisa Asocio
angle Women’s Tennis Association (WTA)
fondodato 1970
oficejoj One Progress Plaza, Suite 1500, Saint Petersburg, FL 33701, Usono

USA

retejo: wtatour.com

La monda oficejo de la asocio estas en Saint Petersburg, Florido, Usono. Ekzistas du pliaj regionaj oficejoj: eŭropa oficejo situas en Londono, kaj oficejo por Azio kaj Aŭstralazio en Pekino, Ĉinio.

Historio redakti

La asocio estis fondita en la jaro 1970, kiam viraj tenisistoj ricevis signife pli grandajn sumojn por sukcesoj en turniroj ol virinaj, kaj celo de la asocio estis kaj pliegaligi tiujn sumojn kaj pli profesie varbi pri profesiaj virinaj tenisaj turniroj.

Turnira turneo redakti

La asocio organias internacian turnearon por viraj tenisistoj, angle nomata "WTA Tour", do VTA-Turneo. La plej multaj profesiaj virinaj tenisaj turniroj estas parto de ĝi. La ĉiujare kvar turniroj de la serio Granda Ŝlemo (Grand Slam) kaj la matĉoj de la Federacia Pokalo tamen ne estas parto de la VTA-Turneo, ĉar ili organiziĝas rekte de la Internacia Tenisa Federacio.

Monda ranglisto pri teniso redakti

Ekde sia fondiĝo la asocio ankaŭ daŭre aktualigas rangliston de plej bonaj virinaj tenisistoj. Por partopreni en ĝi, tenisistino devas havi almenaŭ 14 jarojn kaj esti estinta sukcesa en tri internaciaj turniroj. Sumo da poentoj, en iom komplika sistemo kolektitaj laŭ personaj rezultoj en la tenisaj turniroj de la lastaj 52 semajnoj, difinas la personan lokon en ranga listo de ĉiuj tenisistoj, kaj ankaŭ difinas en kiuj pozicioj la tenisistoj startas en venontaj turniroj, ĉu ili do en jam unua aŭ nur posta matĉo ludas kontraŭ plej pintaj tenisistoj. Ĉar tiu sistemo por la publiko ŝajnas malfacile superrigardebla, ekde la jaro 2000 aldone estas dua ranglisto nomata "Ĉampiona Konkuro" (angle Champions Race). Laŭ tiu kalkulto komence de la sezono, do komence de januaro, ĉiuj tenisistoj havas nul poentojn kaj post ĉiu sukceso en turniro la poentoj plimultiĝas. Tiu sistemo interalie konatas el la aŭtovetkonkura turnearo Formulo Unu.

Unua gvidantino de tiu listo estis Chris Evert la 3-an de novembro 1975. Per 377semajnoj la germanino Steffi Graf estas la tenisistino kiu plej longe gvidis la rangliston. La ĝis nun plej juna tenisistino en tiu pozicio estis Martina Hingis. Entute ĝis nun 19 diversaj tenisistinoj havis tiun lokon. La lasta nova persono en tiu grupo en aprilo 2009 estis la rusino Dinara Safina.

La koncernan viran rangliston prizorgas la Asocio de Tenisaj Profesiuloj, angle Association of Tennis Professionals (ATP).

Plej longe gvidis la rangliston:

rango nacieco tenisistino semajnojn
1.   Steffi Graf 377
2.   /   Martina Navratilova 332
3.   Chris Evert 260
4.   Martina Hingis 209
5.   /   Monica Seles 178
6.   Justine Henin * 117
7.   Lindsay Davenport 98
8.   Serena Williams * 88
9.   Amélie Mauresmo 39
10.   Dinara Safina * 26
11.   Tracy Austin 21
12.   Kim Clijsters * 19
13.   Jelena Janković * 18
14.   Jennifer Capriati 17
=   Maria Ŝarapova * 17
16.   Ana Ivanović * 12
=   Arantxa Sánchez Vicario 12
18.   Venus Williams * 11
19.   Evonne Goolagong 2
* - ankoraŭ nun profesie aktivaj tenisistinoj

La fonto por tiu tabelo de la stato januaro 2009 estas la libro 2009 Official Guide to Professional Tennis, paĝo 237, kompilita per la oficejo de la Sony Ericsson WTA Tour. La momenta unuaranga tenisistino (stato 1-a de februaro 2010) estas skribita en larĝaj literoj.

Eksteraj ligiloj redakti