Virina masko de Uruk

La Virina masko de Uruk estas virina kapo pretigita el marmoro. Ĝi altas 20,1 cm kaj estis trovita en Varka en suda Irako. Ĝi estiĝis dum la Uruk-periodo en fino de la 4-a jarmilo a.K.. Hodiaŭ ĝi estas videbla en la Nacia Muzeo de Irako en Bagdado.

Virina masko de Uruk

La artaĵo reprezentas unikaĵon en tiu periodo, kiel reprezentado de la homa vango. Ĝi estas glatigita sur la dorso, por ke ĝi eble estis ligita al muro aŭ lokita en lingan skulptaĵon. Ĉe la supro estas fendo, en kiu la haro de la figuro estis alfiksita. Ĉi tio verŝajne estis farita el ora folia metalo. La okuloj kaj brovoj estis faritaj de alia materialo kaj enmetitaj. Ĉi tiuj ne konserviĝis.

Ĝi estis malkovrita en 1939, ŝtelita dum usona invado de Irako 2003, sed rapide trovita ĉe iraka bienisto, sen damaĝo.