La virino de Penjon estas kranio kaj preskaŭ kompleta skeleto de virino malkovritaj en 1959 ĉe la internacia flughaveno de Meksikurbo, Meksiko. Oni tiam konsideris la ostojn ĉirkaŭ 5.000 jarojn aĝaj kaj ili kuniĝis kun la 27 unuaj homaj prahistoriaj skeletoj de la nacia muzeo pri antropologio en Meksikurbo.


Historio redakti

Silvia Gonzalez, meksika arkeologo laboranta ĉe la universitato John Moores de Liverpool kaj respondeca pri la esplorskipo, konsentas, ke tiu malkovro donas tute novan ideon pri la priloĝado de Ameriko. Praamerikanoj eble estis anoj de eŭropajkaŭkazaj grupoj.

"La muzeo komprenis ke tiu homaj restoj havis historian kaj altan valoron, sed oni ne precize datis ilin", klarigas Silvia Gonzalez, kiu decidis ekzamenigi osteretojn de kvin skeletoj, inter kiuj tiuj de la virino de Penjon, Chimalhuacán kaj de la homo de la metroo Balderas), uzante la lastajn teknikojn per karbono 14.

Analizo kaj datigo redakti

Anglaj sciencistoj indentigis la skeleton, kies malkovro prezentis tute novan teorion pri la unua priloĝado de la nova mondo. La kranio, tute bone konservita, estis tiu de 26-jara virino mortinta dum la lasta glaciepoko ĉeborde de prahistoria lago, kiu troviĝis sur la nuna ebenaĵo kie staras la ĉirkaŭurboj de Meksikurbo.

La sciencistoj de la esplorlaboratorio de la universitato de Oksfordo kaj de la arkeologidepartemento de la universitato John Moores de Liverpool datis la kranion de la juna virino de Penjon je ĉirkaŭ 13.000 jaroj.

Tiam, tiu virino certe renkontis mastodontojn, kiel grandaj mamutoj, gigantaj dazipojgliptodontoj, kameledoj, unuhufuloj aŭ timegigaj karnovoroj kiel smilodontoj aŭ la grandaj nigraj ursoj.

Du teorioj redakti

Du teorioj ekzistas por klarigi la devenon de la virino de Penjon. Laŭ la arkeologo Silvia Gonzales ŝi estis:

Eksteraj ligiloj redakti