Virino kaj Birdo

skulptaĵo de Joan Miró en Barcelono

Virino kaj Birdo (katalune: Dona i Ocell), estis la lasta granda verko de plurfaceta artisto Joan Miró. La verko estis inaŭgurita en 1983 sen la ĉeesto de ties aŭtoro pro la gravaj sanproblemoj pri kiuj li suferis, mortante kelkajn monatojn post la inaŭgurado, 90-jaraĝa.

Virino kaj Birdo de Joan Miró

Virino kaj Birdo estis unu el la unuaj esprimoj de publika arto de Barcelono en la demokratia epoko.

Situanta en la parko Joan Miró (antaŭe Escorxador) de Barcelono, ĉe la piedo de granda artefarita lago, la 22 metrojn alta skulptaĵo estas farita el betono, kaj reprezentas inan formon kun ĉapelo kaj super ĝi la bildo de birdo. La silueto de virino solviĝas per formo de folio pli-longigita kaj larĝigita. Ĝia tuta eksteraĵo estas kovrita per ceramikaĵoj kun koloroj ruĝaj, flavaj, verdaj kaj bluaj (la plej komunaj de la artisto) prilaborataj kiel trencadís (mozaiko el rompitaj ceramikaj pecoj) kaj realigitaj de la ceramikisto Joan Gardy Artigas.

Bibliografio redakti

  • Enciclopèdia Catalana. (2005) Enciclopèdia de Barcelona, Vol. 2. ISBN 84-412-1396-8 (en la kataluna).
  • Varios autores. (2006) Barcelona, una ciudad de vanguardia. Arte en las calles. Barcelona, La Vanguardia Ediciones. ISBN 84-96642-09-7.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mujer y Pájaro en la hispana Vikipedio.