Visconti [viskOnti] estas itala familinomo, fama ekde la tempo kiam tiu familio regis Milanon dum la Mezepoko kaj la komenco de la Renesanco, de 1277 ĝis 1447. Ili estis senjoroj de Milano ĝis 1395, kiam la reĝo de la Sankta Romia Imperio Venceslao de Luksemburgo (1378 - 1400) donis al Gian Galeazzo Visconti la titolon de duko de Milano. La ĉefa branĉo de la Visconti dominis la politikan scenejon de la norda Italio ĝis fino de 1447, je la morto sen heredontoj de Filippo Maria Visconti. Poste regis la familio Sforza.

Visconti
Dinastio
Blazono
Blazono de la familio Visconti, kiu montras bluan vivernon kiu manĝas maŭron aŭ el kiu naskiĝas homo
nobela familio • Venetian patrician family
Apero 1277 vd
Fino 1447 vd
Lando Italio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Ottone Visconti vd
Branĉoj House of Visconti di Modrone vd
Regadoj
Senjoroj de Milano
Dum 1277 ĝis 1395
Dukoj de Milano
Dum 1395 ĝis 1447
Sekvanto Dinastio Sforza
Ĉefepiskopo de Milano
Dum 1262-1295, 1342–1354, 1681-1693
Papo de la katolika eklezio
Gregorio la 10-a
Dum 1271 ĝis 1276
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La originoj redakti

La familianoj Visconti dum la periodo de sia pleja hegemonio kreis fantaziajn legendojn pri la propraj originoj. La kreado de fantaziaj genealogioj tiame estis moda, reale la originoj de la branĉo de la familio Visconti kiu dum jarcentoj regis Milanon estis multe pli prozecaj, nome la Visconti estis la senjoroj de Massino (aktuala Massino Visconti), eta vilaĝo ĉe la bordo de la Majora Lago, kie je la 12-a jarcento estis vasaloj de la arkiepiskopo.

Historie temis pri unu de la familioj de kapitanoj al kiuj la ĉefepiskopo Landolfo (978-998) donis feŭdojn, nome caput plebis. La dokumentaro pruvas, ke ĉirkaŭ 1157 la Visconti posedis la kapitanlando de Marliano (aktuala Mariano Comense). Jam tiam, eĉ antaŭ 1070, ili ekhavis la publikan postenon de visconte vicgrafo, kiu poste iĝos heredebla al maskloj (Biscaro, ASL, "I maggiori dei Visconti di Milano"). La vicgrafa blazono de serpento kiu englutas maŭron igos blazono de Milano. La familio subdividiĝis en diversaj branĉoj, kelkaj el kiuj havis feŭdojn malproksime de Milano, dum la milana branĉo descendis de Umberto, mortinto en la dua duono de la 12-a jarcento.

Lia filo Ottone (1207-1295) en 1262 iĝis ĉefepiskopo kaj dumlonge luktis kontraŭ la popola partio de Della Torre, kiun li venkis en Desio en 1277. La rezisto de la mala parto sendis la familion al ekzilo en 1302, sed en 1310, danke al helpo de Henriko la 7-a, la Visconti revenis en Milanon. La reago gelfa kaj papa devigis Mateon la 1-an al Abdiko favore de la filo Galeazzo la 1-a (1277-ĉ.1328) ĝis kiam tiu estis prizonulo de Ludoviko la Bavaro (1327). La dinastio estis sekvata de la idaro de Stefano, filo de Mateo, kies tri filoj Mateo la 2-a (1319-1355), Galeazzo la 2-a (1320-1378) kaj Bernabeo (1323-1385), famigis ĝin. Al Galeazzo la 2-a sukcedis en 1378 la filo Gian Galeazzo (1351-1402), kiu en 1385 enkarcerigis la onklon Bernabeon kies filino Caterina (morta en 1404) li edzinigis, kaj en 1395 estis farita duko de Milano de la imperiestro Venceslao. Dum lia filino Valentina (1366-1408) edziniĝis al Ludoviko de Valois, sukcedis la filo de dua geedziĝo Giovanni Maria (1389-1412).

En Milano redakti

 
Viskonta blazono en la kastelo de Vigevano

Lo fortuno de la Visconti komencis fine de la 13-a jarcento, precize en 1262 kiam Ottone Visconti iĝis iom hazarde ĉefepiskopo de Milano. Tio koincidis kun la batalo de Desio (1277) kie la trupoj de Ottone venkis tiujn popolajn de Napoleone Della Torre, al kio sekvis nova hegemonio en Milano, kie Ottone komence helpis la aristokratan partion, sed poste nur solidigis la povon de siaj parencoj.

En 1287, post la detruo de Castelseprio kaj de la malvenko de Della Torre, Ottone sukcesis nomigi la familianon Matteo Visconti kiel "Capitano del popolo". Sed poste revenis Della Torre kaj Matteo Visconti ekziliiĝis. En 1310, profite de reamikigo fare de la imperiestro Henriko la 7-a, Matteo revenis, enpoviĝis kaj komencis la unuigon de Lombardio sekvota poste de ties sukcedontoj. Komence de la 14-a jarcento la Visconti estis jam konsiderataj Senjoroj de Milano.

La unuigo estis kompletata de Azzone Visconti (1302 - 1339), filo de Galeazzo, kiu adoptis strukturoj kiu kunordigis politike la teritoriojn en la manoj de la dinastio. En 1327, je la morto de la patro, restis kiel unika heredonto kaj kun la titolo de Vicario di Milano kaj la asocio de liaj onkloj Luchino Visconti kaj Giovanni Visconti, regis per ia speco de triumviraro.

Ĉe Giovanni Visconti, meze de la 14-a jarcento okazis la unua granda etendo de la posedaĵoj de la familio post la venko sur la Senjoroj de Verona kaj la submeto de Ĝenovo kaj Bolonjo.

 
Verde la teritorioj regataj de la familio Visconti je la morto de la Duko Gian Galeazzo Visconti

Post la morto de Gian Galeazzo en 1402 la Duklando - kiu tiam havis la plej ampleksan teritorion - pasis al la filoj Giovanni Maria Visconti (mortinto en 1412) kaj Filippo Maria Visconti (mortinto en 1447), sed el la hegemonio, kiun Gian Galeazzo akiris perforte, tiuj apenaŭ kapablis konservi la plej malnovajn provincojn.

La linio de la Dukoj de Milano finis en la maskla fadeno je la morto de Filippo Maria en 1447 kaj la Duklando pasis (post la mallonga sperto de la Aurea Repubblica Ambrosiana al Francesco Sforza, kiu estis edzo de la neleĝa filino de Filippo, Bianca Maria Visconti. Laŭ la leĝa ina linio, la Valois-Orleans, idaro de Valentina Visconti, fieris havi rajtojn sur Milano, kiujn ili postulis antaŭ Ludoviko la 12-a de Francio komence de la 16-a jarcento.

De Uberto Visconti frato de Mateo la 1-a devenis la branĉo de la Visconti de Modrone, el kiuj devenas la reĝisoroj Luchino Visconti kaj Eriprando Visconti.

Genealogia arbo redakti

Genealogio de la familio Visconti
 Idaro de Uberto Visconte
(morto meze de 13-a jarcento)
  1.  Ottone Visconti
     ĉefepiskopo de Milano (1262)
     senjoro de Milano (1277-78) e (1282-85).
  2.   Andreotto Visconti (13-a jarcento)
    1.   Teobaldo Visconti (1251-1276)
      1.   Matteo Visconti
         kapitano de la popolo de Milano (1287-1298)
          senjoro de Milano (1287-1302) kaj (1311-1322)
        1.   Galeazzo la 1-a Visconti
           senjoro de Milano (1322-1327)
          1.   Azzone Visconti
             senjoro de Milano (1329-1339)
        2.  Marco Visconti († 1329)
        3.  Giovanni Visconti
           ĉefepiskopo de Milano (1339)
           senjoro de Milano (1339-1354)
           senjoro de Bolonjo kaj Ĝenovo (1331-1354).
          1.  Giovanni da Oleggio
             senjoro de Bolonjo (1355-1360)
        4.  Luchino Visconti (avo)
           senjoro de Milano (1339-1349)
          1.  Luchino Novello († 1399)
        5.  Stefano Visconti († 1327)
          1.  Matteo la 2-a Visconti
             senjoro de Milano (1354-1355)
          2.  Galeazzo la 2-a Visconti
             senjoro de Milano (1354-1378)
            1.  Gian Galeazzo Visconti
               senjoro de Milano (1378-1395)
               duko de Milano (1395-1402)
              1.  Valentina Visconti
                 edzino de (1387) Ludoviko de Orleano
              2.  Giovanni Maria Visconti
                 duko de Milano (1402-1412)
              3.  Filippo Maria Visconti
                 duko de Milano (1412-1447)
                1.  Bianca Maria Visconti
                    en 1441 edzino de Francisko la 1-a Sforza, poste duko de Milano
          3.  Bernabò Visconti
             senjoro de Milano (1354-1385)
      2.  Uberto Visconti (1280?-1315)
        1.  Vercellino Visconti
           podestà de Vercelli (1317) e di Novara (1318-1320).
          1.   .... linio de la Visconti de Modrone (markizoj (1694) poste dukoj (1813) de Vimodrone) kie apartenis Luchino Visconti kaj Eriprando Visconti.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti