Visegrád

Hungaria urbo
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Hungario. Por kastelo en Prago rigardu la paĝon Vyšehrad. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Viŝegrad.

Visegrád [víŝegrad], esperantigite: Viŝegrado, germane: Plintenburg estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre. La loknomo devenas el la slava, signifanta: alta fortikaĵo.

Visegrád en 1595
Visegrád
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2025
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 789  (2023) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 47′ N, 18° 58′ O (mapo)47.78578218.970245Koordinatoj: 47° 47′ N, 18° 58′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 33,27 km² (3 327 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Visegrád (Hungario)
Visegrád (Hungario)
DEC
Visegrád
Visegrád
Situo de Visegrád

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Visegrád [+]
vdr
Supra fortikaĵo de Visegrád

Situo redakti

Visegrád situas parte sur la dekstra bordo de Danubo, parte sur monto. Flankovojo estas al Szentendre kaj Esztergom.

Historio redakti

 
La supra fortikaĵo

Visegrád estas tie, kie antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj la rivero Danubo rompis por si vojon inter vulkandevenaj montoj al la Granda Hungara Ebenaĵo. Antaŭ 2 jarmiloj Romiaj legioj okupis la teritorion okcidente de Danubo, nomante la provincon Pannonia, kaj ili devis defendi ĝin per vico da fortikaĵoj laŭlonge de la Danubo kontraŭ la daŭra premo de la barbaraj popoloj. En tiu angulo de Danubo la minaco de la kvadoj estis pli danĝera, do la Romiaj inĝenieroj konstruigis sur la altaĵoj tutan reton da gardoturoj por observi tage-nokte eventualajn armilajn atakojn, trapasojn de la rivero. Apud la Salamon-turo (mezepoka loĝturo) konstruiĝis grava fortikaĵo, fokuso de la defendlinio. La popolmigrado forbalais la romian regadon (komence de la 5a jc.), invadis gotoj, gepidoj, hunoj, poste avaroj la forlasitan provincon. Slavoj ekloĝis en la regiono dum la 9a jc., kaj utiligis la fortikaĵon por si, same la Romiajn vilaojn. Prave la loko ricevis la nomon "Alta fortikaĵo" (Viŝegrad).

 
Panoramo al Danubo

La hungaraj reĝoj igis ĝin departementa rezidejo. Post la mallongdaŭra invado de la tataroj (mongoloj), la reĝo Béla la 4a, konstruigis fortikaĵon alte sur la monto (1250). Komence de la 14a jc. la Anĵuo-reĝo Karlo-Roberto elektis Viŝegrád kiel sian rezidejon, kaj konstruigis tre elegantan palacon sub la fortikaĵo, sur la bordo (1323). La Mez-Eŭropaj regantoj en 1335 kunvenis tie ĉi kongresi, la pola kaj ĉeĥa reĝoj, bavara kaj saksa princoj decidis pri gravaj politikaj kaj ekonomiaj aferoj, precipe pri la doganfavoroj por la interlanda komercado. La komence preferata gotika stilo sur la palaco ricevis pompajn renesancajn trajtojn dum la regado de Mátyás (Mathias, Corvinus). La reĝo tute kompetente direktis la arkitektojn konstrui pluajn pompajn detalojn. Kiel humanista reganto li - laŭ epiteto de la Vatikana sendito en 1483 - "el la Viŝegrada tera paradizo" konkuris kun la kortego de familio Medici en Italio.

 
La malsupra fortikaĵo aŭ turo Salamon

La turkaj militoj pereigis la mezepokan reĝan wiggersplitz rezidejon, kiu dum preskaŭ du jarcentoj estis ĉefurbo de la lando. La restaĵoj supre, la ruinoj de la "Alta fortikaĵo" - kun grandioza panoramo al la Danubvalo - donas profundan impreson pri la fora pasinto. La supra fortikaĵo situas 440 m alte.

Sube, en la nuna urbeto, originalaj (kaj kelkaj rekonstruitaj) partoj de la Reĝa Palaco prezentas impone pri la renesanca grandiozo: ni atentigas pri la parada korto, la gotika koridoro, la altvalora ruĝmarmora puto (kaj blazonoj de Mátyás) kaj la tiam escepta banĉambro, inter la aliaj.

Veturante plu okcidenten, de la sekva vilaĝo Dömös vid-al-vide aliflanke de Danubo, la monto Sankta Miĥaelo (St. Mihály) saltas super la riveron 485 m alte. La rivero fluas preter nia vojo kiu servis jam dum la Romia epoko por la "internacia" komerco ĉ. 110 m super la maro.

Oni profitas mineralakvon nomatan "Visgrádi".

Vidindaĵoj redakti

 
Ruinoj de la romianoj
 
La ornama puto en la korto

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Elvidejo en Visegrád
 
Kirko en Visegrád