La visigotoj venis en tiaman Hispanion komence de la 5-a jarcento, sed ili ne plifirmigis entute sian kondiĉon de regantoj kaj hegemonia popolo de la regno hispan-visigota ĝis post unu jarcento.

Krono visigota de Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672), apartenanta al la Trezoro de Guarrazar.
Santa Lucía del Trampal, Alcuéscar, Cáceres, Hispanio.

La artaj montroj de tiu ĝermana popolo setliĝinta en la Iberia Duoninsulo, ĉefe tiuj de arkitekturo, ne okazis plene ĝis komenco de la 7-a jarcento. Estas multaj preĝejoj tra tuta Iberio kiuj estas restaĵoj de tiu epoko; plej parto estis toleritaj de la postaj islamaj dominantoj, kiuj ne tiom permesis novajn kristanajn konstruaĵojn.

Laŭ Francisko Azorín Visgota arto [tiele: ĉu eraro] estis Arto disvolviĝinta en Hispanio de la 5ª ĝis la 7ª jc. En konstruado ĝi uzis duoncirklan k. hufan arkojn; en skulptado uzis latinan krucon k. grekajn signojn kiel simbolajn ornamojn.[1] Li indikas etimologion el la germana wes gothus (okcidenta goto), kaj de tie la latina visigothus.[2]

En juvelarto elstaras la Trezoro de Guarrazar.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 211.
  2. Azorín, samloke.