Viskia Ribelo

ribelo en Usono (1791–1794)

La Viskia Ribelo, aŭ Viskia Insurekcio, estis priimposta protestado en Usono kiu komencis en 1791, dum la prezidenteco de George Washington. La tiel nomita "whiskey tax" (viskia imposto) estis la unua imposto metita al hejma produkto fare de la ĵus formita federacia registaro. Ĝi iĝis leĝo en 1791, kaj intencis generi enspezon por helpi malpliigi la landan ŝuldon.[1] Kvankam la imposto aplikiĝis al ĉiuj distilitaj alkoholaĵoj, viskio estis pro multo la plej populara distilita trinkaĵo en la 18a-jarcenta Usono. Pro tio, la imposto iĝis amplekse konata kiel "whiskey tax" (viskia imposto). La nova imposto fakte estis parto de la programo de la Usona Ministro pri la Kaso nome Alexander Hamilton por financi la promilitan ŝuldon okazinta dum la Revolucia Milito.

Viskia Ribelo
ribelo
Komenco 1791 vd
Fino 1794 vd
vdr
Alexander Hamilton en portreto de 1792 fare de John Trumbull

Tiu imposto estis malakceptita de farmistoj de la regionoj de la okcidenta limo kiuj estis delonge alkutimiĝintaj al distilado de sia kromaj greno kaj maizo al viskio. En tiuj regionoj, viskio estis tiom sufiĉe populara ke ĝi ofte utilis eĉ kiel interŝanĝilo. Multaj el la rezistantoj estis veteranoj kiuj kredis ke ili luktis por la principoj de la Usona Revolucio, partikulare kontraŭ impostoj sen loka reprezentado, dum la Federacia Registaro defendis ke la impostoj estis la leĝa esprimo de la impostigaj povoj de la Kongreso.

Tra kantonoj en Okcidenta Pensilvanio, protestantoj uzis violenton kaj ĉikanon por eviti la federalajn funkciulojn kiuj kolektis la imposton. Rezistado venis al pinto en Julio de 1794, kiam ŝtata marŝalo alvenis en Okcidentan Pensilvanion por liveri mandatojn al distilantoj kiuj ne estis pagintaj la imposton. Leviĝis alarmo, kaj pli ol 500 armitaj homoj atakis la fortifikita hejmo de la impostinspektisto kaj generalo John Neville. Washington respondis per sendo de packomisiistoj al Okcidenta Pensilvanio por negocadi kun la ribeluloj, dum samtempe alvokis guberniestrojn por sendi milicon por devigi la imposton. Per 13,000 milicanoj havigitaj de la guberniestroj de Virginio, Marilando, Nov-Ĵerzejo, kaj Pensilvanio, Washington rajdis estre de armeo por subpremi la insurekcion. La ribeloj iris hejmen antaŭ la alveno de la armeo, kaj ne estis batalo. Ĉirkaŭ 20 homoj estis arestitaj, sed ĉiuj estis poste senkulpigitaj aŭ pardonitaj. Plej distilantoj en najbara Kentukio estis deklaritaj maleble impostigeblaj; en la venontaj ses jaroj, ĉirkaŭ 175 distilantoj el Kentukio estiskulpigitaj pro malobeo al la imposta regularo.[2] Nombraj ekzemploj de rezistado estis registritaj en juĝistaj dokumentoj kaj gazetaraj rakontoj.[3]

La Viskia Ribelo montris ke tiu nova nacia registaro havis la volon kaj kapablon subpremi violentan rezistadon kontraŭ siaj leĝoj. La viskia imposto restis malfacile kolektebla, tamen. La eventoj kontribuis al la formado de politikaj partioj en Usono, procezo jam survoje. La viskia imposto estis nuligita post la tiama Respublikana Partio de Thomas Jefferson, kiu kontraŭis la Federalan Partion de Hamilton, enpoviĝis en 1801.

Notoj redakti

  1. Leon Howlett, The Kentucky Bourbon Experience: A Visual Tour of Kentucky's Bourbon Distilleries, 2012, 6.
  2. Rorabaugh, W.J. The Alcoholic Republic: An American Tradition, 1979. Oxford University Press, 53.
  3. Howlett, Leon The Kentucky Bourbon Experience: A Visual Tour of Kentucky's Bourbon Distilleries, 2012, 7.

Bibliografio redakti

Ĉefaj verkoj
  • Boyd, Steven R., eld. The Whiskey Rebellion: Past and Present Perspectives. Westport, Connecticut: Greenwood Press, 1985. ISBN 0-313-24534-7.
  • Boyd, Steven R. "The Whiskey Rebellion, Popular Rights, and the Meaning of the First Amendment." In W. Thomas Mainwaring, ed. The Whiskey Rebellion and the Trans-Appalachian Frontier, 73–84. Washington, Pennsylvania: Washington and Jefferson College, 1994.
  • Chernow, Ron. Alexander Hamilton. New York: Penguin Press, 2004. ISBN 1-59420-009-2.
  • Cooke, Jacob E. "The Whiskey Insurrection: A Re-Evaluation." Pennsylvania History 30 (July 1963), 316–64.
  • Elkins, Stanley M. kaj Eric L. McKitrick. The Age of Federalism. Oxford University Press, 1995. ISBN 978-0-19-509381-0
  • Hogeland, William. The Whiskey Rebellion: George Washington, Alexander Hamilton, and the Frontier Rebels Who Challenged America's Newfound Sovereignty. New York: Scribner, 2006. ISBN 0-7432-5490-2.
  • Holt, Wythe. "The Whiskey Rebellion of 1794: A Democratic Working-Class Insurrection" Arkivigite je 2011-09-25 per la retarkivo Wayback Machine. Artikolo prezentita ĉe The Georgia Workshop in Early American History and Culture Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine, 2004.
  • Kohn, Richard H. "The Washington Administration's Decision to Crush the Whiskey Rebellion." Journal of American History 59 (December 1972), 567–84.
  • Slaughter, Thomas P. The Whiskey Rebellion: Frontier Epilogue to the American Revolution. Oxford University Press, 1986. ISBN 0-19-505191-2.
Kromaj

Eksteraj ligiloj redakti