Viskio

speco de forta alkoholaĵo

Viskio estas alkoholaĵo, kiu estas farita de maltigitaj grenoj. La nomo devenas de la gaela uisge beatha (uŝka beja), kiu signifas "akvo de vivo" kaj supozeble estas traduko de la latina vorto aqua vitæ aŭ la franca termino eau-de-vie por koncentrita alkoholobrando ĝenerale.

La speco de greno por produkti viskion dependas de la geografia regiono kaj de la kutimoj. Kelkloke, ekzemple en Skotlando , oni preferas uzi hordeon kaj sen uzo de aliaj grenoj la produkto nomiĝas Malt, ne konfuzenda kun malto. Se temas pri la produkto de unu difinita distilejoSingle Malt, en alia kazo Blend miksaĵo. En la lasta kazo, la plej granda parto de la produkto estas produktata de alia greno, kutime de tritiko. En Usono la utiligo de maizo iĝis kutimo. Por la kvalito de viskio la greno nur estas unu el multaj faktoroj. Ankaŭ gravas la metodo de la distilado, la formo de la alambiko kaj la maturigo en lignaj bareloj. Por meriti la nomon de viskio, la produkto devas resti kelkajn jarojn (en skotlando minimume tri) en barelo, kiu estis antaŭe uzataj por transporti vinon.

Historio redakti

Kutime oni diras, ke estis la irlandaj monaĥoj, kiuj fondis monaĥejojn sur skotaj insuloj en la 5-a jarcento kaj sciis pri la sekreto produkti alkoholaĵojn. Eble ili konsciis pri la distilado de medikamentoj kaj parfumo laŭ antikva egipta metodo kaj sukcesis produkti brandon. La unua skriba mencio estis imposta dokumento el la jaro 1494, kiam monaĥo aĉetis malton por produkti "aqua vitæ". La kvanto de malto sufiĉis por 400 boteloj da viskio.

Je kastelo Scharfenstein en Germanujo ekzistas aventurzono priviskia.

specoj de viskio redakti

Laŭ la uzata greno:

  • Malt estas senescepte de hordeo.
  • Grain povas esti de maizo, tritiko aŭ nemaltita hordeo en eŭropo aŭ sekalo en Usono.
  • Rye produktita de minimume 51 % de sekalo.
  • Bourbon produktita de maizo (minimume 51 %), distilita al 80 % alkoholo kaj maturigita je 63 % en novaj, karbonigitaj bareloj.
  • Corn ĉefe de maizo (minimume 80 %)
  • Scotch produktita kaj maturigita minimume 3 jarojn senescepte en skotlando

Laŭ la maniero de produktado:

  • Single'estas viskio de unu difinita distilejo, kutime skota. Plej ofte Single Malt
  • Straight estas viskio de unu distilejo, kutime Usona
  • Blend miksaĵo de diversaj distilejoj kaj grenoj por atingi ĉiam la saman flaron kaj guston. La plej grandaj konataj markoj estas tio.
  • Pure Pot Still (irlando) por viskio de maltigita kaj nemaltigita hordeo, distilita en klasika alambiko

Kutimaj terminoj estas ankaŭ Vatted (miksaĵo de Malt el diversaj distilejoj) aŭ la malo Pure.

Laŭ la geografia regiono

  • Skotlando
  • Irlando
  • Usono
  • Japanio

De la maltigita hordeo oni faras paston, kiu poste fermentiĝas kaj kun alkoholelcento de proks. 7,5% estas distilata. La distiladon, depende de la regiono, oni faras 2- aŭ 3-foje. La produkto nun entenas 70% da alkoholo. Tiu procentaĵo estas malaltigita al 65%, post kiam oni stokas la likvon en burbonajŝereaj bareloj. Post minimume 3 jaroj ĝi rajtas havi la nomon "viskio" kaj esti enboteligita. Alie ol vino la gustoŝanĝado haltas nun kaj la alkoholaĵo estas longe konservebla sen gustoperdo.