La Viskoturdo (Turdus viscivorus) estas birdospecio kaj komuna membro de la genro de Turdoj en la familio de Turdedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Viskoturdo
Viskoturdo
Viskoturdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. viscivorus'
Turdus viscivorus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ĝi troviĝas en malfermaj arbaroj kaj kultivejoj en tuta Eŭropo kaj multe de Azio. Multaj nordaj birdoj moviĝas suden dum vintro, kaj migrantaj birdoj foje formas etajn arojn.

    La Viskoturdo mezaveraĝe estas ĉirkaŭ 27 cm longa, pli granda ol la simila Kantoturdo. Ambaŭ seksoj estas similaj, kun tre grizecbrunaj dorsoj kaj tre rondopunktitaj subaj partoj. La brusto havas multe malpli da sablokoloro kaj pli da blanko ol la Kantoturdo. En la hela vizaĝo estas malhela rondoforma marko pli fermita ĉe la orelareo kaj iom malferma al la bekareo. Estas hela superokula strio ne tiom markata kiom ĉe aliaj turdoj.

    Ĝi estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el insektoj, vermoj kaj beroj. La Viskoturdo defendas berhavantan arbon kontraŭ aliaj turdoj vintre. La beroj de Visko estas inter la preferataj kaj de tie devenas la nomo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie viscivorus signifas viskomanĝanta.

    Mistle thrush.jpg
    Mistle thrush
    Turdus viscivorus MHNT

    Tiu palearktisa specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 laŭ ties ankoraŭ nuntempa scienca nomo.[1]

    Ĵusa molekula studo lokigas la plej proksimajn parencojn de la Viskoturdo en la plumarsimilaj eŭropaj specioj, nome la Kantoturdo (T. philomelos) kaj la Ĉina turdo (T. mupinensis), ĉiuj tri specioj fruaj posteuloj de la ĉefa radiado de la genro Turdus tutmonden kaj tiele estas iom distance rilataj al aliaj eŭropaj specioj kiaj la Merlo (T. merula).[2]

    Ili nestumas en arboj, kie la ini demetas kelkajn ovojn en simpla tasforma nesto kovrita el herbo.

    La masklo kantas sian laŭtan melodian kanton el arbo, tegmentopinto aŭ alia alta ripozejo, ofte dum malbona vetero aŭ nokte, kaj komence relative en frua printempo. La kanto estas kvazaŭ pli akra kaj simpla versio de tiu de la Merlo. La alarmalvoko sonas kvazaŭ mitraleto.

    Tiu birdo povas havi arketipajn konotaciojn kiel aperas en la kanto Songs From the Wood (Kantoj el la arbaro) de Jethro Tull aŭ en Hazards of Love (Amhazardoj) de Decemberists.

    Referencoj redakti

    1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 168. “T. dorso fusco, collo maculis albis, rostro flavescente.”.
    2. Voelker G, Rohwer S, Bowie RCK, Outlaw DC (2007). “Molecular systematics of a speciose,cosmopolitan songbird genus: Defining the limits of,and relationships among,the Turdus thrushes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 42, p. 422–34. doi:10.1016/j.ympev.2006.07.016. 

    Eksteraj ligiloj redakti