Visnes estas vilaĝo de la komunumo Karmøy sur la samnoma insulo Karmøy, en la departemento Rogaland ĉe la okcidenta marbordo de Norvegio.

Visnes
urba areo en Norvegio • setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 554  (2018) [+]
Loĝdenso 1 045 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 21′ N, 5° 14′ O (mapo)59.356575.23812Koordinatoj: 59° 21′ N, 5° 14′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 0,53 km² (53 ha) [+]
Visnes (Rogaland)
Visnes (Rogaland)
DEC
Visnes
Visnes
Situo de Visnes
Visnes (Norvegio)
Visnes (Norvegio)
DEC
Visnes
Visnes
Situo de Visnes

Map

vdr
Kopio de la Statuo de Libereco en Visnes

En Visnes estis la vejno da kupro kiu havigis materialon por la Statuo de Libereco de Novjorko, Usono. Kupro tie estis unuafoje malkovrita en 1865. Visnes estis la loko de unu el plej aktivaj kuprominoj de Norvegio. Dum la 1870-aj jaroj, ĝi estis la plej granda kupromino en Norvegio. Ĝis 70% el la norvegaj kuproeksportado venis el Visnes, kiu tiam estis unu el plej grandaj minoj de norda Eŭropo. Tiu mino estis en plena funkciado dum multe de la fina duono de la 19a jarcento kaj ne fermiĝis tute ĝis 1972. La kupromino havas sian propran muzeon, Visnes Gruvemuseum.[1][2]

Referencoj redakti

  1. Vigsnes Mining Field. Olavsrosa.no (2007-07-28). Alirita 2012-03-19.
  2. Discovery of Copper at Visnes in Norway (Visnes Copper Mines). Park.org. Alirita 2012-03-19.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 59° 21′ 37″ Nordo 5° 13′ 46″ Oriento / 59.3603 °N, 5.22944 °O / 59.3603; 5.22944 (mapo)