Vistavoĉnij Centr (Monorelo de Moskvo)

130

Vistavoĉnij centr
ruse Выставочный центр
monorail station
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Ostankinskij (Nord-Orienta administra arondismento)
Geografia situo 55° 49′ 26″ N, 37° 38′ 18″ O (mapo)55.82437.6383Koordinatoj: 55° 49′ 26″ N, 37° 38′ 18″ O (mapo)
Vistavoĉnij centr (Moskvo)
Vistavoĉnij centr (Moskvo)
DEC
Vistavoĉnij centr
Vistavoĉnij centr
Vistavoĉnij centr
Situo de Vistavoĉnij centr
Map
Vistavoĉnij centr
Ecoj
Tipo Unurela fervojo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 20-a de novembro 2004 (nur eliro)
1-a de julio 2005 (plena servo)
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Moskvo
Kodo 204
Linio Monorelo de Moskvo
Antaŭa stacio Posta stacio
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna Ulica Akademika Korolova
vdr

Vistavoĉnij centr (ruse Выставочный центр) estas stacio de la Monorelo de Moskvo en la disktrikto Ostankinskij, Nord-Orienta administra arondismento, Moskvo, Rusio. La stacio situas apud la ĉefa enirejo de VDNĤ, kiu estis nomita la Tutrusia Ekspozicia Centro (ruse Всероссийский выставочный центр) en 1992–2014, de kio devenas la nomo de la stacio.

Historio redakti

La stacio estis malfermita la 20-an de novembro 2004 samtempe kun aliaj 4 stacioj de la Monorelo de Moskvo (ĉiuj krom la suda finstacio Timirjazevskaja kiu estis malfermita 9 tagojn poste). Ĝi komencis funkciadon en "ekskursa modo". Nur du trajnoj veturis sur la linio, la intervalo inter trajnoj estis de 30 minutoj kaj la stacio estis malfermita de la 10:00 ĝis la 16:00 horo. La vojaĝantoj povis aliri la trajnojn nur en stacio Ulica Sergeja Ejzenŝtejna.

La 10-an de januaro 2008 la linio komencis regularan funkciadon akceptante vojaĝantojn kaj ebligante al ili aliri trajnojn en ĉiuj stacioj de la linio. La kosto de la bileto estis ankaŭ malaltigita de 50 al 19 rubloj.

Interkonektoj redakti

  •   Kaluĵsko-Riĵskaja linio (stacio VDNĤ)
  • aŭtobusoj: 33, 56, 76, 93, 136, 154, 195, 239, 244, 803, 834
  • Trolebusoj: 13, 15, 36, 69, 73
  • Tramoj: 11, 17, 25

Utilaj informoj redakti

  • La stacio estas malfermita de la 07:00 ĝis la 23:00 horo.[1]

Referencoj redakti

  1. Режим работы станций и вестибюлей. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2015-11-25.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti