Vitalij Komar

usona artisto, devena el Rusio

Vitalij KOMAR (ruse Виталий Комар, la persona nomo ekde ekvivo en Novjorko literumata Vitaly, naskiĝis la 11-an de septembro 1943 en Moskvo) estas rusa artisto. Li ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.

Vitalij Komar
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1943 (1943-09-11) (80-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato de Arto kaj Industrio Stroganov
Okupo
Okupo pentristo • ludartisto • instalada artisto
Verkoj I Saw Stalin Once When I Was a Child
Blindman's Buff
TTT
Retejo http://www.komarandmelamid.org
vdr

Li dum 36 jaroj proksime kunlaboris kun Aleksandr Melamid. Ambaŭ artistoj naskiĝis en Moskvo, ambaŭ frekventis la Moskvan Artlernejon de 1958 ĝis 1960, sekvitan fare de la sekcio pri ilustrado de la Stroganov-Instituto de Arto kaj Dezajno, diplomiĝante en 1967. Ili komencis labori kune baldaŭ poste en 1967, komune elmigris al Israelo en 1977 kaj poste al Novjorko en 1978. La kunaŭtoreco de la paro ĉesis en 2003.