Vitamino D estas grupo de lipidosolveblaj vitaminoj, gravaj en la kalcia metabolismo. Ili estiĝas el steroloj – troviĝantaj en la haŭto – per efiko de ultraviola radiado (sunlumo). El tiuj sterinoj gravas la 7-dehidrokolesterolo, kiu produktiĝas dum la metabolismaj procezoj en homo kaj bestoj. Gravas ankaŭ la ergosterolo de plantaj oleoj.

kolekalciferolo (vitamino D3)

La ergosterolo kaj la 7-dehidrokolesterolo transformiĝas per efiko de sunlumo al kolekalciferolo (vitamino D3) aŭ kalciferolo (alinome ergokalciferolo, vitamino D2). La D2- kaj D3-vitaminoj havas la saman efikon je la metabolismo, sed en la birdoj la D2-vitamino estas malpli efika ol la D3-vitamino. Tiel oni ofte aldonas tiun D3-vitaminon al kortobirdaj nutraĵoj.

Post formiĝo de la vitaminoj el la steroloj kemia reakcio en la hepato transformas ilin al kombinaĵoj, kiuj helpas rebsorbon de kalcio al en histon el la sango, kaj tiel la ostokonstruon kaj malpliigigas la riskon de ostoporozon.

La D-vitaminon ofte kaj sufiĉe entenas normala nutrado. Oni devas nur pluse alpreni tiun vitaminon, se oni vivas en daŭra malluma areo (vintre en la alte norda hemisfero) aŭ kie la homon ne atingas sufica kvanto de la necesa transviola radiado.

Oni ofte aldonas kroman kvanton de D-vitamino al lakto aŭ aliaj nutraĵoj.

La kreskantaj infanoj havas tagan bezonon je D-vitamino de ĉ. 10 mikrogramoj. Manko de D-vitamino kaŭzas rakitismon, la trodozigo kaŭzas toksajn reagojn.

Krom la vitaminoj D2 kaj D3 listiĝas la sekvajn (la termino "vitamino D1" ne plu estas uzata pro la fakto, ke estas miksaĵo de ergokalciferolo kaj lumisterolo):

  • Vitamino D4 aǔ 22-dihidroergokalciferolo;
  • Vitamino D5 aǔ sitokalciferolo;
  • Vitamino D6, derivaĵo de la vitamino D4;
  • Vitamino D7, derivaĵo de la vitamino D3.