vitrofarejo estas produktejo por vitro kaj vitraj produktoj. Tipaj profesioj estas vitrofaristo, vitroblovisto kaj vitroitroŝlifisto.

vitrofarejo en la proksimeco de Hanovro,Germanujo, 1860.
vitrofarejo en 1960 en Düren, Germanujo.

Priskribo redakti

 
laboristoj en la vitrofarejo de Rejmyre, Finspång, Svedujo
 
la 1839 konstruata vitrofareja turo de la vitrofarejo Steinkrug
 
la interrno de la vitrofareja turo en Steinkrug
 
Hodiaŭa vitrofareja fabriko en Holzminden

Vitrofarejo konsistas el stokejoj por la krudmaterialoj kvarca sablo, sodo (natria karbonato, Na2CO3), potaso (Kalia karbonato, K2CO3), manganoksido kaj metaloksido, tiunomata miksaĵbunkro por miksi la krudaĵojn laŭ precizaj receptoj, fornoj por fandado de la miksaĵo, prilaborejo, malvarmiga forno, aliaj aparatoj kaj maŝinoj por prilabori la vitron kaj stokejo de la produktoj.

En industriaj vitrofarejoj (ekzemple por fari vitrajn glacojn aŭ vitrajn ujojn) la instalaĵoj por sortigi, dekori kaj paki estas gravaj teknikaj partoj de la fabriko.

Oni distingas inter ujaj dandfornegoj, en kiuj oni fandas vitron por industria amasvaroj kaj fandfornoj por la permana poduktado por fari altkvalitaj vitraĵojn.

Historio redakti

La plej malnova vitrofarejo estas el la 13a jarcento a. K., ĝi troviĝis en Qantir-Piramesses (Egiptio) [1].

En Eŭropo la vitrofarado kaj la vitraĵprilaborado okazis ĝis ĉ. la 11a jarcento en du separataj farejoj. En la mezepoko ekestis norde de la Alpoj en arbaraj regionoj (ekzemple Bohemia Arbaro) la tiel nomataj arbaraj vitrofarejoj, kiuj forkonsumis grandan kvanton da ligno por fandi la krudmaterialojn.

Referencoj redakti

  1. Thilo Rehren, Edgar B. Pusch: Late Bronze Age Glass Production at Qantir-Piramesses, Egypt. In: Science. Bd. 308, Nr. 5729, 17 June 2005, S. 1756–1758.

Literaturo redakti

  • Otto Bloss: Die älteren Glashütten in Südniedersachsen (= Veröffentlichungen des Instituts für Historische Landesforschung der Universität Göttingen. Bd. 9). Lax, Hildesheim 1977, ISBN 3-7848-3639-9.
  • Walter Greiner: Auf den Spuren der Glasmacher. Von der Neuzeit bis in die Antike. Greiner, Sonthofen 2005, ISBN 3-00-017027-8.
  • André Wilger, Marion Leschinsky, Werner Busch: 4711 aus Oberhausener Fläschchen. In: Schichtwechsel. Journal für die Geschichte Oberhausens. Jg. 2, Heft 1, 2007, p. 6–9.
  • Rudolf Bergmann: Historische Glaserzeugung in Westfalen. In: Westfalen regional. Die landeskundliche Online-Dokumentation über Westfalen. Arkivigite je 2014-03-26 per la retarkivo Wayback Machine Landschaftsverband Westfalen-Lippe, Münster 2009.
  • Lukas Clemens, Peter Steppuhn (Hrsg.): Glasproduktion. Archäologie und Geschichte (= Interdisziplinärer Dialog zwischen Archäologie und Geschichte. Bd. 2). Kliomedia, Trier 2012, ISBN 978-3-89890-162-8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti