Vittorio MONTI (naskiĝis la 6-an de januaro 1868, mortis la 20-an de junio 1922) estis itala komponisto, violonisto, kaj dirigento.

Vittorio Monti
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1868 (1868-01-06)
en Napolo
Morto 20-an de junio 1922 (1922-06-20) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo dirigento • koreografo • komponisto • mandolinisto • violonisto
Verkoj Csárdás
vdr

Monti naskiĝis en Napolo kie li studis violonon kaj komponadon je la Conservatorio di San Pietro a Majella. Ĉirkaŭ 1900 li dungiĝis kiel dirigento por la Lamoureux Orchestra en Parizo, kie li verkis plurajn baledojn kaj operetojn, ekzemple Noël de Pierrot.

Lia nura fama verko estas Csárdás, verkita ĉirkaŭ 1904 kaj ludata de preskaŭ ĉiu cigana orkestro.

Csárdás

Csárdás, ludata de The United States Air Force Band

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Eksteraj ligiloj redakti