Viviano CODAZZI (ĉ. 1604 - 1670) estis itala baroka pentristo specializita en pejzaĝoj kaj arkitekturaj perspektivoj, aktiva ĉefe en Romo kaj Napolo.

Viviano Codazzi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1604 (1604-01-01)
en Bergamo
Morto 5-an de novembro 1670 (1670-11-05) (66-jaraĝa)
en Romo
Familio
Infano Niccolò Codazzi
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Arkitektura kaprico, Florenco, Galerio Uffizi.

Ĉirkaŭ 1620 li abandonis sian naskiĝurbon kaj en 1634 li estis dokumentita en Napolo, kie li studis kun Cosimo Fanzago. En Napolo li laboris kun Domenico Gargiulo en la pentrarto de fantastaj pejzaĝoj, el kiuj specialiĝis Codazzi en la arkitekturaj perspektivoj kaj pejzaĝoj kun ruinoj, kaj Gargiulo en la figuroj. Li estis influita de nederlandaj pentristoj aktivaj en Romo, konitaj kiel bamboccianti, inter kiuj Pieter van Laer. Liaj ruinaj pejzaĝoj, nomitaj vedute, kaj fantastaj kiel arkitekturaj kapricoj kaj realismaj, per kiuj li faros grandan influon sur Canaletto kaj Bernardo Bellotto. Lia vidaĵo de la Baziliko Sankta Petro en Romo, en 1630, estas unu de la lastaj reprezentoj de la fasado sen la kolonaro de Bernini.