Vizianagaram

Vizianagaram,Vizianagram, laŭ telugua lingvo విజయనగరం Pri tiu ĉi sono aŭdu/Pri tiu ĉi sono aŭdu estas municipa urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Vizianagaram en subŝtato Andra-Pradeŝo, en orienta Barato.

Vizianagaram
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 228 720  (2011) [+]
Loĝdenso 7 814 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 7′ N, 83° 25′ O (mapo)18.11666666666783.416666666667Koordinatoj: 18° 7′ N, 83° 25′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 29,27 km² (2 927 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Vizianagaram (Andra-Pradeŝo)
Vizianagaram (Andra-Pradeŝo)
DEC
Vizianagaram
Vizianagaram
Situo de Vizianagaram
Vizianagaram (Barato)
Vizianagaram (Barato)
DEC
Vizianagaram
Vizianagaram
Situo de Vizianagaram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vizianagaram [+]
vdr
Strato en Vizianagaram

Geografio redakti

Vizianagaram situas en alteco 74 metrojn super la marnivelo en Orientaj Ghatoj proksimume 24 kilometrojn okcidente de la Bengala Golfo. Visakhapatnam troviĝas 47, Srikakulam 56, Ĝagdalpur 181, Vijayawada 341, subŝtata sidejo Amaravatio 350, Hajderabado 528, Kolkato 717, Mumbajo 1119, tutlanda ĉefurbo Delhio 1328 kilometrojn (aere) [1].

 
Panoramo en Vizianagaram
 
Busto
 
Stacidomo de Vizianagaram

Demografio redakti

En 2011 la populacio de Vizianagaram estis 227 533. La legopovo estas 81.85%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.

Historio redakti

En Vizianagaram pluraj hinduaj imperiestroj regis. La francoj venkis en 1753 kaj la areo poste estis parto de franca Hindio, ekde 1756 al la britoj. La municipo estis establita en 1888. La brita dominado ĉesis en 1947.

Ekonomio redakti

Vizianagaram estas populara celloko por la tekstila merkato. En la ĉirkaŭaĵo jutaj muelejoj funkcias. En la marbordaj vilaĝoj oni okupiĝas pri salkultivado. Enurbe oni produktas ŝnurojn, feralojojn, sukerojn, cementojn, farmaciaĵojn, spongojn.

Eduko redakti

En Vizianagaram kampuso ekde 2006 kaj pluraj kolegioj funkcias (la unua ekde 1879).

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo kaj plejparte uzata lingvo de Vizianagaram estas la telugua lingvo.

Religioj redakti

La ĉefa religio de Vizianagaram estas la hinduismo.

Klimato redakti

Vizianagaram havas tropikan savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1097 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro musonoj, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C.

Trafiko redakti

Al Vizianagaram kuras 3 fervojaj linioj kaj vojoj (almenaŭ 5) el ĉiuj direktoj. Enurbe funkcias ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Visakhapatnam.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans