Vjelo

muzika instrumento

Vjelo estas popola instrumento kun kordoj frotataj kaj klavaro. La arĉo estas funkciigata per kranko. Temas pri speco de mekanika violono.[1]

Hungara vjelo

Vjeloj plej ofte estas uzataj en Francio (vielle à roue) kaj Hungario (tekerő), sed oni trovas ilin de Okcident-Eŭropo ĝis Rusio, en Italio kaj en aliaj landoj. La hungara vjelo estas ofte pli simple konstruita.

La ĉeesto de borduno kaj melodia pipo similigas la vjelon al tutalia instrumento: la sakŝalmon.

Georges de la Tour

Referencoj redakti