Vlaardingen

municipo en Sud-Holando, Nederlando

Vlaardingen (en Esperanto foje ankaŭ nomata Vlardingeno) estas nederlanda urbo en la proksimeco de Rotterdam. La municipo havis en 2006 surfacon de 26,71 km² kaj ĉirkaŭ 77.913 loĝantojn. Ĝi havas internacian urbo-partnerecon kun Moravská Třebová en Ĉeĥio.

ISO
Municipo Vlaardingen

Flago de la municipo Vlaardingen

Blazono de municipo Vlaardingen

Flago de la municipo Vlaardingen Blazono de municipo Vlaardingen
Situo de la municipo Vlaardingen
nederlanda municipo • loĝloko en Nederlando • urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Sud-Holando
Ĉefloko Vlaardingen
Areo
 - Tero
 - Akvo
26,71 km² (2006) km²
km²
km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
77.000 (2014)
loĝ./km²
Geografia situo 51° 54′ N, 4° 20′ O (mapo)51.94.333333Koordinatoj: 51° 54′ N, 4° 20′ O (mapo)
Vlaardingen (Nederlando)
Vlaardingen (Nederlando)
DEC
Vlaardingen
Vlaardingen

Map

CBS-municipokodo 0622
Telefona kodo 010
Poŝtkodo 3130–3139
Oficiala retejo http://www.vlaardingen.nl/
vdr
Malnova haveno en la centro de Vlaardingen
Vlaardingen en 1867

Vlaardingen estas ankaŭ internacie konata pro la ĉiujara atribuado de la geŭzomedalo.

Historio redakti

Fakte oni komencu jam antaŭ la fondiĝo de la urbo mem per la Vlardingena kulturo (Vlaardingencultuur). La regiono apartenas al la plej frue loĝataj de Nederlando.

Ankaŭ estis trovitaj restaĵoj de biendomoj el la Ferepoko, kiuj montras ke la regiono - se mezuri laŭ tiutempaj kriterioj - estis jam dense loĝata.

La restaĵoj de akvobaraĵoj, ĉirkaŭ 175 p. Kr. konstruitaj de farmistoj por sin ŝirmi kontraŭ la enfluanta akvo el la krekoj (riveretoj), apartenas al la plej fruaj de okcidenta Eŭropo. Same la plej unua kluzo-konstruaĵo de okcidenta Eŭropo.

Depost la dua duono de la tria jarcento ĝis la komenco de la oka jarcento, same kiel multaj lokoj en okcidenta Nederlando, ankaŭ tiu ĉi regiono ne plu estis loĝata. Nur en 726 aŭ 727 oni ree mencias pri la regiono Marsum, kiam konstruiĝas preĝejeto, ĉirkaŭ kiu formiĝas Vlaardingen.

En 985 grafo Dirk la dua de Holando ricevas estrecon ĉi tie. Li konstruigas en Vlaardingen grafan kortegon.

En 1018 grafo Dirk la tria de Holando, kun apogo de la lokaj loĝantoj, dum la batalo ĉe Vlaardingen venkis armeon de la germana imperiestro, kiu estis sendita por haltigi la neleĝan vojimpost-kolektadon de Dirk la tria pri la ŝiptrafikado sur la rivero Mozo. (La rivero laŭ Vlaardingen foje nomiĝas Rejno, foje Mozo). La samo ripetiĝis en 1047. La inunda katastrofo de la 21a de decembro 1163 interrompis la disfloradon de Vlaardingen. La grafoj de Holando formigris, interalie al Hago.

Ĉirkaŭ 1273 (la jaro ne tute certas) Vlaardingen ricevis urborajtojn de grafo Floris la kvina de Holando. En 1574, dum la Okdekjara Milito, grupo da geŭzoj laŭ ordono de la princo de Oranĝo incendiis Vlaardingen-on por preventi, ke la urbon ekposedu la Hispanoj. Ĉe tio la granda centra preĝejo estis grave difektita.

Krudega murdo redakti

Komence de 2005 Vlaardingen, kaj fakte tuta Nederlando, estis terurita de la novaĵo pri ekstreme kruda murdo. Iu viro murdis sian patrinon, senhaŭtigis ŝin, vestis sin per ŝia haŭto kaj tiel vestita iris sur la straton, kie laŭtavoĉe li ekdeklamis tekstojn el la biblio kaj samtempe regulis la trafikon. La polico arestis la mense malsanan viron.

Vidindaĵoj redakti

Museo, i.a. pri la fiŝkaptado ĝis la 2e Mondmilito

Gravaj historiaj eventoj redakti

  • Premio ĉiujara de Geuzenpenning geŭzomedalo kiu estas disdonata al mondfamaj personoj, ĝenerale pere de nia reĝo
  • Ĉiujara festo pro la antaũa fiŝkaptado, antaũe nomita Vlaggentjesdag retpaĝo en la nederlanda [1]

Esperanto en Vlaardingen redakti

Post la televida kurso en 1972 estiĝis en Vlaardingen grupeto da esperantistoj tre aktiva, sub gvidado de Jan van Keulen. Al ili apartenas ankaŭ Gerrit Berveling, kies VoKo-libretoj unue aperis en tiu ĉi urbo. Informoj: Esperanto Nederland [2] aŭ Lokaj informejoj pri Esperanto [3][rompita ligilo].

Ĝemelaj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Provinco Sud-Holando  
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj